Eŭro-bankbiletoj
La Eŭro-biletoj cirkuladas ene de dek kvin landoj de la Eŭropa Unio kaj de tri malgrandegaj ŝtatoj (Monako, San-Marino kaj Vatikano). El tiuj landoj konsistas la tiel nomata "Eŭro-zono".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Eŭro-monbiletoj estas presitaj sur speciala papero el kotono. Male al la eŭro-moneroj ili estas identaj por ĉiuj eŭro-landoj; nur laŭ la numero eblas distingi, kiu lando eldonis certan bileton.
Por malfaciligi falsadon la biletoj havas specialajn sekurecajn trajtojn, kiujn montras la apuda bildo:
- En supra angulo troviĝas la valoro en ciferoj kvaronigitaj; sur ĉiu flanko de la bileto troviĝas po du kvaronoj de la ciferoj. Rigardante bileton antaŭ lumo tiel eblas distingi, ĉu la du flankoj estas presitaj ekzakte en la ĝusta pozicio.
- En la blanke kampo flanke troviĝas akvomarko (filigrano).
- La suba nombro indikanta la valoron ŝanĝas sian koloron depende de la vid-angulo.
- Meze en la papero estas metala bendo, kiu (true) montras la valoron.
- Sur ĉiu bileto troviĝas speguleca metalfolio, kies partoj reflektas lumon je malsamaj anguloj; sub certa angulo aperas la valoro de la bileto.
- La diverslingvaj mallongigoj de la Eŭropa Centra Banko estas presitaj per palpebla inko.
Kiel prezidanto de Eŭropa Centra Banko la du unuaj serioj de Eŭro-bankbiletoj estis subskribitaj de Mario Draghi.
Ekzistas biletoj je kvin, dek, dudek, kvindek, cent, ducent kaj kvincent eŭroj. Ili estis desegnataj de Robert Kalina, kiu tiam laboris por la nacia banko de Aŭstrio. Tiu elekto estis anoncata dum la Eŭropa Kunsido en Dublino, decembre 1996.
La ilustraĵoj de la sep biletoj bildigas la evoluon de la arkitekturo en Eŭropo dum la diversaj jarcentoj, jene :
- La bankbileto je 5 eŭroj sugestas la klasikan (t.e. helena-romana) epokon de la antikveco.
- La 10-eŭra elvokas la romanikan stilon de la mezepoko, la 20-eŭra la gotikan.
- La 50-eŭra proponas la renesancan stilon kaj la 100-eŭra la stilon barokan.
- La du lastajn ilustras pli modernaj stiloj : tiu de la industria epoko por la 200-eŭra kaj de la nuntempo por la 500-eŭra.
La antaŭa flanko de ĉiu bileto prezentas stiligitan, idealan modelon de pordo, pordego aŭ fenestro tipan por la sugestata stilo. Tiu karakterizaj elementoj emfazas simbole la malfermecon, dum, dorsflanke, ponto en la sama stilo emfazas evidente la unuiĝon.
Neniu el tiuj monumentoj estas konstruaĵo eŭropa vizitebla en iu aŭ alia ŝtato de Eŭropo. Dank'al tiel relative neŭtrala elekto ne ekestis kvereloj pro ĉefeco de iu ajn ŝtato.
Unua serio de eŭrobankbiletoj
[redakti | redakti fonton]Valoro | Antaŭa flanko | Dorsflanko | Dimensioj* pezo |
Ĉefa koloro |
Stiloj | Epokoj | Kodo- loko |
---|---|---|---|---|---|---|---|
5 EŬROJ | 0,63 g |
||||||
10 EŬROJ | 0,72 g |
||||||
20 EŬROJ | 0,81 g |
||||||
50 EŬROJ | 0,92 g |
||||||
100 EŬROJ | 1,02 g |
||||||
200 EŬROJ | 1,07 g |
||||||
500 EŬROJ | 1,12 g |
La tabela kolumno "kodo-loko" estas interpretenda jene: Ĉiu bileto indikas kodon, kiu informas pri la presejo produktinta ĝin. Tiu kodo estas en malsamaj lokoj, dependaj de la bileta valoro. La esprimo "stelo je la x-a" volas diri, ke oni serĉu sur la bileto la cirklon de 12 steloj kaj tiam la stelon, kiu sur horloĝo indikus la x-an horon. Tiu stelo enhavas la kodon; komparu la ekzemplon "K006G4" de la 10-eŭra bileto apude.
Dua serio de eŭrobankbiletoj
[redakti | redakti fonton]Valoro | Antaŭa flanko | Dorsflanko | Dimensioj* pezo |
Ĉefa koloro |
Stiloj | Epokoj | Kodo- loko |
---|---|---|---|---|---|---|---|
5 EŬROJ | 0,63 g |
||||||
10 EŬROJ | 0,72 g |
||||||
20 EŬROJ | 0,81 g |
||||||
50 EŬROJ | 0,92 g |
* Ĉiu eŭro-bankbileto estas dika je 0,105 mm.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Lenka Doškářová en dupaĝa artikolo rakontas pri ekskurso al interesa loko Spijkenisse proksime al Roterdamo kie oni konstruis la sep fikciajn pontojn kiuj aperas en la reverso de la Eŭro-bankbiletoj.[1]