Eŭrovido-Kantokonkurso 1974
Eŭrovido-Kantokonkurso 1974 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 6-a de aprilo 1974 vd | |
Antaŭe | Eŭrovido-Kantokonkurso 1973 vd | |
Poste | Eŭrovido-Kantokonkurso 1975 vd | |
Geografia situo | 50° 49′ 24″ N, 0° 8′ 18″ U (mapo)50.8234-0.13839999999999Koordinatoj: 50° 49′ 24″ N, 0° 8′ 18″ U (mapo) | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La 19-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 6-an de aprilo 1974 en Brajtono (Britio). Denove (la 5-an fojon) Britio aranĝis la konkurson, malgraŭ la venko de Luksemburgio. Denove (la 4-an fojon = rekordo) la prezentistino estis Katie Boyle.
Oni rekondukis la sistemon de juĝado kiu jam validis inter 1957 kaj 1961, kaj inter 1967 kaj 1970: Ĉiu lando havis juĝistaron de dek juĝistoj kies ĉiu donis unu punkton al amata kanto. La malnova sistemo alportis konitan fenomenon, la punktajn egalecojn: tri 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, du 9-aj vicoj kaj kvar 14-aj vicoj.
De la unua atribuado la tabelo estis dominata de grupo kies anoj nomiĝas Agnetha, Björn, Benny kaj Annifrid. Kun Waterloo, la plej sukcesa kanto de la Eŭrovido-historio, ABBA atingis la ponton al monda sukceso. Estis la unua venko por Svedio.
Finalo
[redakti | redakti fonton]Vico | Numero | Lando | Artisto | Kanto | Poentoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | 8 | Svedio | ABBA | Waterloo | 24 |
2 | 17 | Italio | Gigliola Cinquetti | Si | 18 |
3 | 12 | Nederlando | Mouth & MacNeal | I see a star | 15 |
4 | 2 9 10 |
Britio Luksemburgio Monako |
Olivia Newton-John Ireen Sheer Romuald |
Long live love Bye, bye I love you Celui qui reste et celui qui s’en va |
14 |
7 | 13 6 |
Irlando Israelo |
Tina Poogy |
Cross your heart Natalt la khaiai |
11 |
9 | 11 3 |
Belgio Hispanio |
Jacques Hustin Peret |
Fleur de liberté Canta y sé feliz |
10 |
11 | 5 | Grekio | Marinella | Krassi, thalassa ke t’agori mou | 7 |
12 | 7 | Jugoslavio | Korni | Generacija 42 | 6 |
13 | 1 | Finnlando | Carita | Keep me warm | 4 |
14 | 14 4 16 15 |
Germanio Norvegio Portugalio Svislando |
Cindy & Bert Anne-Karine Strøm Paulo de Carvalho Piera Martell |
Die Sommermelodie The first day of love E depois do adeus Mein Ruf nach dir |
3 |
Faktoj
[redakti | redakti fonton]- 1-a partopreno: Grekio
- Francio ne partoprenis kaŭze de la morto de sia prezidento Georges Pompidou.
- Malnovaj vizaĝoj: Gigliola Cinquetti (venko por Italio en 1964) kaj Romuald (1964 por Monako, 1969 por Luksemburgio, nun denove Monako).
- Nova rekordo pri la kantoj en angla lingvo: 7 el 17 (nur 2 en franca lingvo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Eŭrovido-Kantokonkurso |
---|
1956 • 1957 • 1958 • 1959 • 1960 • 1961 • 1962 • 1963 • 1964 • 1965 • 1966 • 1967 • 1968 • 1969 • 1970 • 1971 • 1972 • 1973 • 1974 • 1975 1976 • 1977 • 1978 • 1979 • 1980 • 1981 • 1982 • 1983 • 1984 • 1985 • 1986 • 1987 • 1988 • 1989 • 1990 • 1991 • 1992 • 1993 • 1994 • 1995 1996 • 1997 • 1998 • 1999 • 2000 • 2001 • 2002 • 2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 • 2004 • 2005 • 2006 • 2007 • 2008 • 2009 • 2010 • 2011 • 2012 • 2013 • 2014 • 2015 • 2016 • 2017 • 2018 • 2019 • 2020 • 2021 • 2022 2023 • 2024 |