Edith Pásztory
Edith Pásztory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1903 en Rimavská Sobota |
Morto | 21-an de novembro 1982 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/1-főút-9/12 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1922–nekonata valoro) |
Familio | |
Edz(in)o | Béla Bartók (1923–) |
Infano | Péter Bartók (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto |
Edith Pásztory [pAstori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztory Edith (en Hungario konata ankaŭ Bartókné Pásztory Ditta aŭ Bartók Béláné) estis hungara pianisto, la dua edzino de Béla Bartók.
Edith Pásztory [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1903 en Hungario, en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Ŝi mortis la 21-an de novembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Edith Pásztory devenis el juda familio. Ŝi frekventis Muzikakademion en Budapeŝto, dume ŝi edziniĝis al Béla Bartók. Iliaj kunaj debutoj okazis en 1938 en Basel, poste en Eŭropo kaj Usono. Post 2 jaroj pro konstanta minacado de judoj ili migris al Usono. Edith hejmenvenis sola en 1946. Ekde 1960 ŝi denove partoprenis en koncertoj precipe eksterlande (ekzemple en Svislando), kie preskaŭ senescepte prezentis verkojn de Bartók. En 1965 ŝi verkis rememorojn pri lastaj monatoj de Béla Bartók. En 1986 ŝi fondis premion.