Saltu al enhavo

Edmond de Sélys Longchamps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmond de Sélys Longchamps
Persona informo
Edmond de Sélys Longchamps
Naskiĝo 25-an de majo 1813 (1813-05-25)
en Parizo
Morto 11-an de decembro 1900 (1900-12-11) (87-jaraĝa)
en Lieĝo
Tombo Waremme (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio
Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Liberala Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio De Selys Longchamps vd
Patro Michel-Laurent de Selys Longchamps (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie-Denise Gandolphe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Walthère de Selys Longchamps (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Léonie de Waha (nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo entomologo
botanikisto
zoologo
mammalogist (en) Traduki
politikisto
ornitologo
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Entomologio, zoologio, naturscienco kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Michel Edmond de Sélys Longchamps (naskiĝis la 25-an de majo 1813, mortis la 11-an de decembro 1900) estis belga liberala politikisto kaj sciencisto. Ŝia nevino estis la progresema edukistino Léonie de Waha.

Selys-Longchamps estis konsiderata kiel la plej granda fakulo en la mondo pri libeloj kaj aliaj zigopteroj. Lia riĉo kaj influo permesis al li amasi unu el plej perfektaj kolektoj de neŭropteroidaj insektoj kaj priskribi multajn speciojn el la tuta mondo. Lia kolekto havas hejmon en la Reĝa Belga Instituto de Naturaj Sciencoj.

Li estis la aŭtoro de Monographie des Libellulidées d'Europe (1840) kaj de Faune Belge (1842).

Selys-Longchamps estis riĉa aristokrato naskiĝinta en Parizo. Li edukiĝis hejme kaj neniam ĉe universitato sed iĝis ĉefa studulo pri Odonatoj (tutmonde) kaj de Neŭropteroj (tutmonde) kaj de Ortopteroj (ĉefe en Eŭropo). Li estis ankaŭ elstara ornitologo. Kiel politiko li estis liberala reprezentanto en la Belga Parlamento, konsilanto el Waremme ekde 1846 kaj membro de la Belga Senato en 1855 kaj fine Prezidanto de la Belga Senato el 1880 al 1884. Lia komenca intereso pri birdoj videblas en libro de koloraj figuroj de belgaj specioj pentritaj kiam li estis nur 16jara. Ornitologio restis porviva intereso kaj li kolektis ornitologian muzeon ĉe Waremme kun granda kolekto de birdoj, kaj eŭropaj kaj ekzotaj inklude ekzempleron de granda aŭko kaj ties ovon. Li interesiĝis ankaŭ en malgrandaj mamuloj. Je 18 jaroj (1831) li publikigis sian unuan sciencan artikolon, nome listo de insektoj de Lieĝo kaj en 1837 listo de libeloj aŭ Odonatoj kaj papilioj kaj tineojLepidopteroj de Belgio.

Selys estas agnoskita aŭtoro de ĉirkaŭ 1,000 specioj, enorma nombro kompare kun tiu de lia kunlaboranto Hagen kaj de pli ol duono de la konataj specioj. Konscia esti neatentema, Selys ofte fiksis nomojn al nepriskribitaj specioj en sia kolekto (nomina nuda). Tio kondukis al multa posta nomenklatura konfuzado. De Selys estis entuziasma vojaĝanto kiu pasis longajn periodojn en plej eŭropaj landoj kaj estis honora membro de preskaŭ ĉiuj eŭropaj entomologiaj societoj inklude la Reĝa Entomologia Societo kiu honoris lin en 1871. Li helpis la fondon de la Reĝa Belga Entomologia Societoj en 1856.

Li amasis la plej grandan kolekton de Neŭropteroj kaj Ortopteroj en la mondo aliginte la kolektojn de Pierre André Latreille, Jules Pièrre Rambur, Jean Guillaume Audinet-Serville, kaj Félix Édouard Guérin-Méneville kaj verkis ĉirkaŭ 250 artikolojn kelkaj el ili majstroverkoj. Lia kolekto estas en la Reĝa Belga Instituto de Naturaj Sciencoj, sed ankaŭ estas tipoj de de Selys en multaj aliaj muzeoj - ekzemple la Hope Department of Entomology, de la Universitato de Oksfordo. Li mortiĝis ĉe Lieĝo.

Odonatoj

  • 1840. Monographie des Libellulidées d'Europe Brussels, 220 paĝoj.
  • 1850 kun Hermann August Hagen. Revue des odonates ou Libellules d'Europe. Mémoires de la Société Royale des Sciences de Liége 6:1-408. Downloadable at Gallica [1]
  • 1853. Synopsis des Calopterygines. Bulletin de l'Académie royale des Sciences de Belgique (1)20:1-73 (reprint 1-73).
  • 1854. Synopsis des Gomphines. Bulletin de l'Académie royale des Sciences de Belgique 21:23-114.
  • 1858. Monographie des Gomphines. Mémoires de la Société Royale des Sciences de Liége 9:1-460, 23 pls.
  • 1862. Synopsis des agrionines, seconde légion: Lestes. Bulletin de l'Académie royale des Sciences de Belgique (2)13:288-338 (reprint 1-54).
  • 1871. Synopsis des Cordulines. Bulletin de l'Académie royale des Sciences de Belgique (2)31:238-316;519-565.
  • 1876. Synopsis des agrionines, cinquième légion: Arion (suite). Le genre Agrion. Bulletin de l'Académie royale des Sciences de Belgique (2) 41:247-322, 496-539, 1233-1309 (reprint 1-199).
  • 1883. Synopsis des Aeschnines. Première partie: Classification. Bulletin de l'Académie royale des Sciences de Belgique 3(5):712-748.

Birdoj

  • Observations sur les phénomènes périodique du règne animal, et particulièrement sur les migrations des oiseaux en Belgique, de 1841 à 1846 Mémoires de l'Académie Royale des Sciences, des Lettres et des Beaux-Arts de Belgique 21 pdf from GDZ[rompita ligilo]

Ĝenerale

  • Faune belge. Première partie. Indication méthodique des mammifères, oiseaux, reptiles et poissons, observés jusqu'ici en Belgique. Faune Belge i-xii + 1-310 (1842)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Coen, J., Michel-Edmond de Sélys-Longchamps 1813-1900. Gentilhomme et démocrate, 1982, 217 p.
  • Kirby, W.F. 1890. A synonymic catalogue of Neuroptera Odonata, or dragonflies. Gurney and Jackson, London, ix + 202 pp.
  • N.N., A la mémoire de Michel Edmond Baron de Sélys-Longchamps 1813-1900, Liège, Impr. H. Vaillart-Carmanne, 1901, 51 p.
  • Yans, M., L'Atavisme d'un grand parlementaire de Léopold II : Michel Edmond Baron de Selys-Longchamps, in : Cahiers Léopoldiens, New Series, 1959–1960, nr. 7, p. 59.
  • Nicole Caulier-Mathy en Nicole Haesenne-Peremans, 2008 Une vie au fil des jours.Journal d’un notable politicien et naturaliste, Michel-Edmond de Selys-Longchamps (1823-1900), 2 vol., LXV-1747 p., 25 ill., 2 genealogische tafels.(Collectie Groot in-8°).