Emilio Sánchez Vicario
Aspekto
Emilio Sánchez Vicario | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1965 (59-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Loĝloko | Montekarlo |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)oj | Javier Sánchez (en) kaj Arantxa Sánchez Vicario |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (1984–) sporta trejnisto tenisa trejnisto |
Emilio Sánchez Vicario [prononco "EmIljo SAnĉes VikArjo"] estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Li naskiĝis la 29-an de majo 1965 en Madrido, do nun estas 59-jara. Ekde la jaro 1984 li estas tenisa profesiulo. Interalie li en 1990 kune kun sia fratino, la tenisistino Arantxa Sánchez Vicario gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun li vivas en Montekarlo, Monako.