Epsilono Pegaza
Epsilono Pegaza | |
Stelo | |
naviga stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duobla stelo • varia stelo • longperioda varia stelo • infraruĝa fonto • stranga stelo | |
---|---|
Speco | Oranĝkolora supergiganto |
Aliaj nomoj | Enif |
Situo | |
Konstelacio | Pegazo |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
21h 44m 11,2s 9° 52′ 30,0″ J2000.0 |
Distanco el sunsistemo | 790 ± 150 lumjaroj |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 150 R⊙ |
Maso | 10-11 M⊙ |
Lumeco | 6700 L⊙ |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | Averaĝe 4460 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | K2 Ib |
Absoluta magnitudo | -4,19 |
Videbla magnitudo | 2,38 |
Paralakso | 4,85 ± 0,84 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
30,02 mas/j 1,38 mas/j |
Radia rapido | 5 km/s |
Epsilono Pegaza (latine Epsilon Pegasi, ε Peg laŭ la nomaro de Bayer) estas granda stelo en la konstelacio Pegazo. Ĝi ankaŭ tradicie nomatas Enif, el araba vorto kiu signifas nazo, pro tio, ke laŭ la tradicia bildigo la stelo situas ĉe la nazo de la mitologia ĉevalo Pegazo.
Temas pri oranĝkolora supergiganto 150-oble pli granda ol la Suno, kiu tre verŝajne travivas la lastajn fazojn el sia evoluo, kaj nun mortantas. Tre verŝajne la stelo pluvivos kelkajn milionojn da jaroj, kaj estas neklare ĉu ĝi poste eksplodos kiel supernovao aŭ iĝos blanka nano je neono - la du eblecoj same verŝajnas pro tio, ke la supozata maso de la stelo situas ĝuste ĉe la sojlo inter la du evolumanieroj.
Oni plurfoje mezuris ŝanĝiĝojn de lumeco ĉe Epsilono Pegaza; tio pensigas, ke ankaŭ tiaj supergigantaj steloj de tempo al tempo elŝprucigas plasmon en la ĉirkaŭan medion, simile kiel nanaj steloj, kiel ekzemple la Suno.
|