Ernest Vardanean
Ernest Vardanean | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1980 (44-jaraĝa) en Erevano |
Lingvoj | armena • rusa |
Loĝloko | Kiŝinevo |
Ŝtataneco | Armenio Moldavio Rusio |
Alma mater | Universitato Ŝtata de Moldavio |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Ernest Vardanean estas moldava ĵurnalisto kaj politika sciencisto, kiu loĝis en Ĉednestrio. Li estis arestita la 7-an de aprilo 2010 de ĉednestria ŝtata sekureca agentejo en Tiraspolo kaj akuzita pri ŝtata perfido kaj spionado por Moldavio.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernest Vardanean naskiĝis en Erevano; lia familio translokiĝis en Moldavio post la tertremo Leninakan. Vardanean studentiĝis ĉe la fakultato de politika scienco de la Moldava Ŝtata Universitato; li parolas kvin lingvojn. Li kandidatiĝis por baloto en ĉednestria parlamento, sed lia kampanjo malsukcesis. Li estas unu el la fondintoj de la Ĉednestria Armena Asocio kaj membro de ĝia estraro.
Vardanean laboris por la rusia interreta novaĵagentejo Nova Regiono en Tiraspolo. En 2009, li ankaŭ eklaboris en gazeto Puls en Kiŝinevo, kiu aktive kritikis ĉednestriajn aŭtoritatojn.[2] Li estis konata en Moldavio pro sia ofte kritika raportado pri ŝtatoficistoj kaj aferoj de publika intereso.[3] En 2009, Vardanean estis elektita por pozicio en la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj.[4]
Inter 2016 kaj 2020 jaroj, Ernest Vardanean estis konsilanto de prezidanto de Moldavio Igor Dodon.[5]
Krima procesado
[redakti | redakti fonton]La 7-an aprilo, grupo de armitaj agentoj de ĉednestria ministerio de ŝtata sekureco arestis Vardanean en lia hejmo en Tiraspolo kaj akuzis lin pri kunlaboro kun moldava sekreta servo. La 11-an majo, li parolis en ĉednestria ŝtata televido, kie li konfesis, ke li estas spiono. Vardanean diris, ke li estis varbita de Nicolae Botezatu, kunlaboranto de moldava sekureca agentejo, en majo de 2001, kiam li estis studento de la kvara kurso de universitato. La advokato asertas, ke Vardanean estis devigita konfesi tion, kion li ne faris (supozeble por ekhavi renkontiĝon kun sia edzino Irina).[4] Lia familio kaj amikoj ankaŭ pensas, ke li estis devigita konfesi sub premo.[2][6]
Liberiĝo
[redakti | redakti fonton]En majo 2011 la estro de Ĉednestrio Igor Smirnov signed subskribis dekreton de amnestio de Vardanean.[7] Post la liberiĝo, Ernest Vardanean kaj lia familio trovis en Kiŝinevo, de kie li iĝis universitata preleganto kaj blogisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Moldova Bulletin – April 30, 2010 – Report on the current situation in Moldova. Journalist, political scientist Ernest Vardanean officially indicted on charges of high treason. Arkivita el la originalo je July 20, 2011. Alirita August 8, 2010 . Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2019-10-05 .
- ↑ 2,0 2,1 TRANSDNIESTRIA AIRED FOOTAGE ON VARDANYAN'S "CONFESSION". Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2010-08-08 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-04. Alirita 2019-10-05 .
- ↑ SEEMO / IPI Press Release: Journalist Arrested, Charged with Treachery in Moldova. Arkivita el la originalo je 2010-04-18. Alirita 2019-10-05 .
- ↑ 4,0 4,1 Journalist confesses to espionage amid fears he was coerced
- ↑ [1]
- ↑ Jailed Moldovan Journalist's Wife Told Husband Healthy, Detention To Continue
- ↑ Ultimă oră! Ernest Vardanean a fost grațiat de Igor Smirnov. Arkivita el la originalo je 2020-02-13. Alirita 2020-02-13 .