Ernst Heinkel
Ernst Heinkel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1888 en Remshalden |
Morto | 30-an de januaro 1958 (70-jaraĝa) en Stutgarto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Imperiestra Regno Nazia Germanio |
Alma mater | Universitato de Stutgarto |
Okupo | |
Okupo | military flight engineer (en) entreprenisto aerokosma inĝeniero maŝinkonstrua inĝeniero |
Ernst Heinrich HEINKEL (naskiĝis la 24-an de januaro 1888, Grunbach, Germanio – mortis la 30-an de januaro 1958, Stuttgart, okcidenta Germanio), estis germana planista inĝeniero, kiu konstruis la unuan raketpelitan aviadilon iomete antaŭ la fino de la Dua Mondmilito.
Heinkel unuafoje konstruis en 1910 aviadilon, kiu subenfalis kaj disbrulis. Li plu laboris kaj iĝis gvidanta planisto de la berlina Avioprodukta Fabriko Albatros.
Li fondis post la unua mondmilito (1922) en Warnemünde la fabriko Ernst Heinkel Flugzeugwerke. Tie li konstruis la aviadilon He–70, kiu atingis la rapidecan mondrekordon komence de la 1930-aj jaroj.
La He–176 estis la unua funkcianta jetpropulsia aviadilo, la He–178 la unua gasturbina jetmotora aviadilo, la He–111 kaj He–162 bazaj aviadilaj tipoj de la germana aerarmeo dum la Dua Mondmilito.
Kvankam Heinkel perdis fidon de la nazioj, la aliancanoj arestis lin kaj juĝprocesis kontraŭ li, sed fine oni liberigis lin.
Post kiam oni ĉesigis lian firmaon, li fondis en 1950 novan entreprenon kaj produktis biciklojn, motorciklojn kaj miniaŭtojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Lutz Warsitz: THE FIRST JET PILOT - The Story of German Test Pilot Erich Warsitz, Pen and Sword Books Ltd., England, 2009, ISBN 978-1-84415-818-8, English Edition Arkivigite je 2013-12-02 per la retarkivo Wayback Machine