| „ La du plej utilaj specoj de vortaroj estas tiuj, kiuj iras de la vorto al signifo, kaj tiuj, kiuj iras inverse, de la signifo al vorto. La unuspecaj, la alfabetordaj, estas la plej ofte uzataj kaj per ili komenciĝis en ĉiuj lingvoj la leksikografia laboro. La duaspecajn oni kompilis nur poste, kaj ties oportunecon multaj personoj eĉ ne konjektas; tamen, kiom da fojoj "vorto ŝvebas al ni sur la lango" : ni scias ja, ke ĝi ekzistas, sed la memoro ne tuj disponigas ĝin al ni; tiaokazi la rimedo estas ĝuste analogia, tem-ordigita vortaro. Tiaj jam ekzistas en nia lingvo, sed nur skemaj, ekzemple la Laŭtema Esperanta-Franca Vortareto de profesoro Duc Goninaz kaj la ĵus provita Duden-Bildvortaro de R. Eichholz. Sed mankis ankoraŭ sistema prezento de ĉiuj nocioj, aranĝitaj tiamaniere, ke montriĝas la ide-parenceco kun la tiel nomataj sinonimoj kaj antonimoj. Itala leksikografo, Michele Mariano, kiu pristudis tiun problemon de pli ol dek jaroj, jen donas al ni la unuan parton de sia giganta laboro. Mi ne povas ĉi tie detale priskribi tiun grandiozan kompilaĵon, de kiu la ekonomiaj kondiĉoj devigis la aŭtoron liveri nur eltiraĵon el gravaj sekcioj : Naturo, Kemio, Anatomio, Fizikaj kaj Psikaj Perturboj, Socia Kolektivo kaj Sentoj. Sed oni havos eble kelkan ideon ĉe nura cito de unu sola paĝo, dediĉita al la "sento" : RIDI, ĉe kiu troveblas la terminoj : ridi, satiro, sardona, sarkasmo, moki, pikema - ŝerci, malserioza, petoli, rikani, blagi, gajigisto, joviala, fola, bonhumorigi, karikaturo, travestii, parodii (mi ellasas la mal-vortojn) kaj por ĉiu el ili la difinoj, pruntitaj el PIV. Entute ĉi tiu unua ekstrakto enhavas ĉirkaŭ 5000 terminojn, tiele klasifikitajn kaj difinitajn, kaj krome, per plia oportuneco, alfabete ordigitajn je la fino de la volumo. Ĉiuj verkistoj, tradukistoj aŭ simplaj literatur-amatoroj trovos en la temvortaro de Mariano helpon de granda valoro. Kaj alia merito de ĉi tiu verkego estas, ke ĝin oni povas tuj adapti al iu ajn lingvo. Des pli ni devas danki s-ron Mariano, ke li unuapaŝe dediĉis sian talenton kaj persistecon al la realigo de ĝia Esperanta versio. ” | — oktobro 1981, Gaston Waringhien, Esperanto |
|