Multaj el la asocioj montrataj sube laŭ la stato de 2024 ne plu funkcias. Tamen listiĝas ankaŭ historiaj fakaj grupiĝoj esperantistaj. Kelkaj el tiuj asocioj estas ligitaj al la Universala Esperanto-Asocio, kaj aperas en la Jarlibro de UEA.
Aperas en la sekvaj tabeloj fakaj asocioj, kaj kie eblas dato de kreiĝo kaj dato de aliĝo al UEA
Ses el la ĉi-supre listigitaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio (ISAE - scienca asocio, IFEF - fervojista, UMEA - medicina, IKEF - komerca kaj ekonomia, ILEI - instruista, LIBE - blindula)[6]. Ties komitatanoj aperas en la listo de la komitatanoj de UEA - ĉiu asocio havas po unu. Dudek naŭ fakaj asocioj havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA[6]. Du asocioj funkcias kiel fakaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (BEMI - biciklista, EUROKKA - muzika)[7]. Aliaj ne havas formalan ligon kun UEA, sed aperas (nedetale) en la Jarlibro de UEA.
↑Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) fondiĝis en 1967, ekde la sama jaro estis kunlaboranta kun UEA, kaj aktivis almenaŭ ĝis 1994 (fontoj: Jarlibro de UEA 1984, paĝo 49, Jarlibro de UEA 1994, paĝo 58), daŭre kun indiko ke ĝia prezidanto en 1994 ankoraŭ estis Angelo Duranti (1927-2002), kiu jam prezidis la asocion ekde 1967. En 2016 ĝis ne plu listiĝas faka asocio, sed supozeble jam komence de la 2000-aj jaroj malfondiĝis. Vidu ankaŭ la artikolojn: Biblia Revuo, la organo de IABO (1967-1985), Biblia Vortaro (1975, represo 1984, la en 2022 ankoraŭ gvida ampleksa konsulta verko pri la biblio en Esperanto) kaj Esperantaj tradukoj de la Biblio
↑La nederlandlingva unuiĝo KuN diskonigas alternativan sistemon de muzika notacio, nomata "klavarskribo", sed laŭ la stato de 2024 krom la nomo de la sistemo ne plu havas rilaton al Esperanto. Pro historiaj kialoj, kaj ĉar la unuiĝo plurloke menciiĝas kvazaŭ ĝi estus faka asocio esperantista, la informo pri ĝi tamen restu ĉi tie.