Ferenc Herczeg
Ferenc Herczeg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Herczeg Ferenc | |||||
Naskonomo | Franz Herzog | ||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1863 en Vršac | ||||
Morto | 24-an de februaro 1954 (90-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/3-1-97 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Piarist High School, Timișoara (en) vd | ||||
Partio | Liberal Party (en) National Party of Work (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto dramaturgo ĵurnalisto prozisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc HERCZEG [herceg], hungare Herczeg Ferenc, Esperante Francisko Herczeg estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Ferenc Herczeg naskiĝis, kiel Franz Herzog (apartenanta al la germana minoritato) la 22-an de septembro 1863 en Versec, kiu nun estas Vršac, Serbio. Li mortis la 24-an de februaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kiel germano, li lernis hungare en la lernejo. Li murdis iun dum duelo, tial li estis kondamnita je malliberejo, kie li verkis romanon. Poste li ĵurnaladis ekde 1891 en Budapeŝto. Baldaŭe li estis populara verkisto kaj ricevis premion en 1930. Inter 1950-1953 li estis en gulago en Hortobágy.
Ferenc Herczeg estis membroj de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fenn és lenn (Supre kaj malsupre), romano, 1890
- A dolovai nábob leánya (filino de nababo de Dolova), 1894, en 1933 filmo
- Egy leány története (Historio de filino), romano, 1899
- Bizánc (Bizanco), dramo, 1904
- Magdaléna két élete (Du vivoj de Magdalena), romano, 1916
- A költő és a halál (La poeto kaj la morto) teatraĵo, 1923
- Herczeg Ferenc munkái (Verkoj de Ferenc Herczeg), ornama eldono en 40 volumoj, 1925–1930
- Válogatott munkáinak emlékkiadása (Memoreldono de elektitaj verkoj), 1933–1936
- Utolsó tánc (Lasta danco), teatraĵo, 1939
- Herczeg Ferenc magyar történelmi drámái (Historiaj dramoj de F. Herczeg), 1943
- Fecske és denevér (Hirundo kaj vesperto) teatraĵo, 1944
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Hungaraj Rakontoj. — Tradukis A. Panajott. — N. 21 de la Esperanta Biblioteko Internacia. Berlin, Millier kaj Borel, 1912?
- Hungara Antologio, 1933: novelo "Barono Rebus"
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri "Hungaraj Rakontoj".
|
|
|
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio