Francisco García Ayuso
Francisco García Ayuso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco García Ayuso |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1835 en Valverde del Majano |
Morto | 1-an de januaro 1897 (62-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Munkena universitato |
Okupo | |
Okupo | filologo orientalisto |
Francisco García AYUSO (naskiĝinta en Valverde del Majano en 1835, mortinta en Madrido en majo 1897) estis hispana orientalisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post fino de teologiaj studoj li ekinteresiĝis je filologio. Por lerni la araban li vivis certan tempon en Maroko kaj venis en 1868 al Munkeno por studi orientalistikon. En 1876 li troviĝis en Vieno. En Madrido li fondis lingvoakademion (Academia de lenguas) kun la celo interesigi la hispanojn pri fremdaj kulturoj. Universitatdeĵoranto li estis ekde 1894. Ekster araban gramatikon, vojaĝpriskribojn, multajn tradukojn el la sanskrito kaj la germana lingvo li publikigis »Estudio de la filologia« (1871); »Los pueblos Iranios y Zoroastro« (1874); »Iran« (1876); »Ensayo critico de gramática comparada« (1877–79); »Estudio comparado sobre origen y formación de las lenguas neo-sanscritas y neo-latinas« (1894).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 209 (interrete)