Franz Magnus Böhme
Franz Magnus Böhme | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Theodor Magnus Böhme |
Naskiĝo | 11-an de marto 1827 en Willerstedt |
Morto | 18-an de oktobro 1898 (71-jaraĝa) en Dresdeno |
Tombo | tombejo Trinitatis en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Dresdeno • Leipzig • Dresdeno • Frankfurto ĉe Majno |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko (1857–1859) professor seminary (en) (1842–1846) |
Familio | |
Infano | Franz Boehme (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento orgenisto musicographer (en) muzikinstruisto universitata instruisto muzikologo kolektanto |
Verkoj | Deutscher Liederhort |
Franz Magnus BÖHME (naskiĝinta la 11-an de marto 1827 en Willerstedt, mortinta la 18-an de oktobro 1898 en Dresdeno) estis germana pedagogo kaj muzikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La disĉiplo de Johann Gottlieb Töpfer en Vajmaro kaj Moritz Hauptmann en Lepsiko estis unue instruisto, poste privata muzikinstruisto en Dresdeno. Inter 1878–85 Böhme fariĝis instruisto pr teorio kaj historio muzikaj ĉe la Hoch-konservatorio de Frankfurto ĉe Majno. Poste li denove privatulis en Dresdeno.
La reĝo de Saksio nomumis lin profesoro. Böhme meritis per siaj historiaj kaj bibliografiaj verkaĵoj: »Altdeutsches Liederbuch« (Leipzig 1877: ĝi inspiris parte la kantolibron junularmovadan Der Zupfgeigenhansl); »Geschichte des Tanzes in Deutschland« (Leipzig 1886); »Deutscher Liederhort« (prilaboro de verko de Ludwig Erk, kun uzo de ties postlasitaĵoj, Leipzig 1893–94); »Volkstümliche Lieder der Deutschen im 18. und 19. Jahrhundert« (Leipzig 1895); »Deutsches Kinderlied und Kinderspiel« (Leipzig 1897); nur skizo estas lia verko »Geschichte des Oratoriums« (2-a eldono, Gütersloh 1887; unue sub la titolo »Das Oratorium«, Leipzig 1861). Krome Böhne eldonis »Aufgaben zum Studium der Harmonie« (Leipzig 1880) kaj la kurson »Kursus der Harmonie« (Mainz 1882). Kiel komponisto li aktivis nur kelkfoje sur la kampo de ekleziaj kaj sekularaj kantoj plurvoĉaj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Brockhaus Riemann Musiklexikon: Böhme, Franz Magnus. Band 1. Schott, Zuriko/Majenco 1998, ISBN 3-254-08396-2, p. 155.
- Kurt Thomas: Bericht über einen Teilnachlaß von Franz Magnus Böhme im Institut für Volksmusikforschung Weimar. Ĉe: Jahrbuch für Volksliedforschung. Band 38, p. 13–26.
- Otto Holzapfel, Brigitte Emmrich, Heike Müns: Sammlung Franz Magnus Böhme in der Sächsischen Landesbibliothek in Dresden. Zur Wissenschaftsgeschichte und dem Entstehen des Erk-Böhme, Deutscher Liederhort, 1893/94, und dem Nachlass Böhmes. Ĉe: Jahrbuch für Volksliedforschung. Band 38, 1993, p. 27–49.
- Horst Seeger: Musiklexikon Personen A–Z. Deutscher Verlag für Musik, Lepsiko 1981.
- E. Stockmann: Zum Nachlass Franz Magnus Böhmes. Ĉe: Deutsches Jahrbuch für Volkskunde. Band VIII, 1962.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 147 (ĉi tie interrete)
+