Saltu al enhavo

Frederiko la 1-a (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko, la Venkanto
Palatinata Elektisto
Palatinata grafo ĉe Rejno
gravuraĵo de Albrecht Altdorfer (1480-1538)
gravuraĵo de Albrecht Altdorfer (1480-1538)
Regado 1451 - 1476
Antaŭulo Ludoviko la 4-a, lia frato
Sekvanto Filipo, lia nevo
Persona informo
Friedrich I. von der Pfalz
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1425
en Heidelberg, Elekto-Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Morto 12-a de decembro 1476
en Heidelberg, Elekto-Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Tombo Jesuitenkirche (Heidelberg) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Ludoviko la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mathilde van Savoye (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Mechthild of the Palatinate (en) Traduki, Ludoviko la 4-a kaj Rupreĥto de Palatinato Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Clara Tott (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Louis I, Count of Löwenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko la 1-a de Palatinato, nomata "la Venkanto" (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1425 en Heidelberg, mortis la 12-an de decembro 1476 samloke) estis Palatinata grafo de la Rejno kaj Palatinata princo-elektisto el la dinastio de la Vitelsbaĥoj inter 1451 kaj 1476.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Ludoviko la 3-a, Palatinata Elektisto (1378-1436)[1] kaj lia dua edzino Matilda de Savojo (1390–1438)[2]. Liaj pripatrinaj geavoj estis Amadeo de Savojo, Princo de Aĥeo (1363-1402)[3][4] kaj lia edzino Katarina de Ĝenevo.

Li regis la Elekto-Palatinaton post la morto de sia frato Ludoviko la 4-a kiel regento, nome de sia nevo Filipo, la Justulo, Palatina Elektisto. En 1451, li adoptis sian nevon kaj rifuzis edziĝi. Kredante sin kun rajto al la titolo, li postulis la agnoskon kiel legitima elektisto, sed, tiu ago estis kontraŭa al la imperia leĝo. La imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493) rifuzis la novan kondiĉon de Frederiko. Tamen, la imperiestro ne sukcesis forigi lin, ĉar li estis lerta strategiisto kaj aliancano de Ludoviko la 9-a, Duko de Bavario (1417-1479)[5].

Frederiko venkis aliajn oponantojn same kiel Alberto la 3-a, Elektisto de Brandenburgo (1414-1486)[6], apoganto de la imperia partio, kaj Teodoriko de Isenburgo (1412-1482)[7], la ĉefepiskopo de Majenco, kaj pligrandigis sian teritorion. Dum la Batalo de Seckenheim, epizodo de la Bavaria Milito, inter 1459 kaj 1463, Frederiko kaptis siajn antagonistojn episkopo Georgo de Metz, margrafo Karlo la 1-a de Badeno kaj grafo Ulriko la 5-a de Virtembergo (1413-1480)[8].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj