Friedrich Stammberger
Friedrich Stammberger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1908 en Rauenstein |
Morto | 26-an de marto 1978 (69-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Tomska Politeknika Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Gabriele Stammberger (mul) |
Okupo | |
Okupo | geologo universitata instruisto |
Friedrich STAMMBERGER (naskiĝinta la 13-an de majo 1908 en Frankenblick-Rauenstein, mortinta la 26-an de marto 1978 en Berlino) estis germana geologo, kontraŭfaŝisto kaj viktimo de stalinismo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante de 1921 membro de la Komunista Junularo de Germanujo kaj de 1920 de Komunista Partio de Germanio li trejniĝis kiel tipografo en Gotao. Laboris li en diversaj eldonejoj kaj agentejoj komunisttaj; krome li ankaŭ ĵurnaliste agadis, i.a. ĉe la eldonejo Internationaler Arbeiter-Verlag ene de la bibliteko Universum-Bücherei. De 1932 li gvidis la filion berlinan de Sojusfoto. En la jaro 1933-a elmigris Stammberger Moskvon, tra Amsterdamo kaj Parizo. En la sovetia ĉefurbo daŭrigis li la engaĝiĝon je Sojusfoto.
Kiel korespondanto por la en Prago aperanta gazeto "Arbeiter Illustrierte Zeitung" (AIZ) partoprenis li en 1936 la faman arktikan ekspedicion de Ivan Papanin, dum kiu versimile unuafoje homoj paŝis sur la geografia norda poluso.
En la kadro de la Granda purigo oni arestis lin en 1937 kaj kondamnis lin je kvin jaroj da punlaboro: internigejo lia estis en Norilsk kie li laboris kiel geologia minesploristo koncerne ercojn. En 1946 oni devontigis ekloĝi en Norilsk. Unue li trejniĝis kiel geologiteknikisto en la Erca Kombinato. Inter 1950 kaj 1954 li rajtis esti telestudanto pri geologio ĉe la Politekniko de Tomsk. Diplomiĝo lia venis en la 1954-a jaro. Tiam li revenis al GDR por kun aliaj konstrui la Centran Krudmaterian Komisionon; ĝin li ekestris en 1961. En 1957 li konatiĝis kun Gabriele Haenisch, la vidinon de la komunisto kaj stalina viktimo Walter Haenisch; ŝi lin edzigis. En 1961 Stammberger doktoriĝis ĉe la Teknika universitato de Freiberg post defendo de la tezo Zur ökonomischen Bewertung von Lagerstätten nutzbarer Rohstoffe (pri lukreco de minoj kaj ties taksado). Tie li fariĝis profesoro en 1966.
Post lia morto la vidvino Gabriele fondis kiel legaton la premion Friedrich-Stammberger-Preis kiu de tiam estas disdonata ĉiujare. Ĉi taskon plenumis ĝis 1990 la Societo pri Geologiaj Sciencoj de GDR, post la Turniĝo de Germana Societo pri Geosciencoj (DGG; sidejo en Hanovro).
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Stammberger ricevis en 1977 la premion Serge-von-Bubnoff-Medaille.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gabriele Stammberger, Michael Peschke: Gut angekommen – Moskau. Das Exil der Gabriele Stammberger 1932–1954. Basisdruck Verlag, Berlin 1999, ISBN 3-86163-082-6.
- Christina Jung: "Ich bitte sehr, mich nicht zu vergessen" (recenzo)
- Nils Klawitter: "Verschwunden in einer Fußnote. Die Lebenserinnerungen der Kommunistin Gabriele Stammberger". Ĉe: Süddeutsche Zeitung 30.10.1999
- Thomas Kaemmel: "Wie aus dem Buchgestalter der Universum-Bücherei Fritz Stammberger im Gulag der Geologe Friedrich Stammberger wurde". Ĉe: Marginalien. Zeitschrift für Buchkunst und Bibliophilie, kajero 195/2009, p. 32–40 *"Wer war wer in der DDR?" - listo biografia pri elstaruloj orientgermanaj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Friedrich Stammberger en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)