Geoparko Vulkanlando Ejfelo
Geoparko Vulkanlando Ejfelo | ||
---|---|---|
geologia parko [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |
Koordinatoj | 50° 10′ 38″ N, 6° 50′ 52″ O (mapo)50.17716.84789Koordinatoj: 50° 10′ 38″ N, 6° 50′ 52″ O (mapo) [+] | |
Geoparko Vulkanlando Ejfelo | ||
Vikimedia Komunejo: Geopark Vulkanland Eifel [+] | ||
La geoparko Vulkanlando Ejfelo (germane Geopark Vulkanland Eifel) ekzistas ekde la 19a de aprilo 2005. Ĝi estas nacia geoparko en la regiono Vulkaneifel. La geoparko entendiĝas sur surfaco de 2.200 km² de la belgaŝtata limo okcidenten ĝis la Rejno oriente, do trans la tuta mezmontaro Ejfelo. La de vulkanismo de la pasinteco signita regiono havas multajn maarojn, skorikonusojn, lafofluaĵojn, lafokupolojn, kalderojn kaj bolantajn fonojn. La plej granda kaldero formis la antaŭ ĉ. 13.000 jaroj erupciita vulkano de la hodiaua lago Laacher See. Signo de la daŭranta vulkana aktiveco estas la ĉie videblaj elteriĝantaj vulkanaj gasoj.
En la regiono la turismo estas grava ekonomia faktoro. Estiĝis informcentroj kaj muzeoj. Ĉie en la regiono troviĝas geologiaj, kulturhistoriaj kaj industrihistoriaj monumentoj. Migropadoj, biciklaj vojoj kaj bone indikitaj aŭtoŝoseoj interligas la unuopajn staciojn.
La Geoparko Vulkanlando Ejfelo unuigas jenajn regionajn geoparkojn en Rejnlando-Palatinato:
- vulkanparko en la distrikto Mayen-Koblenz (sidejo en Koblenco)
- Vulkanparko Brohltal/Laacher See (sidejo Niederzissen)
- Natur- kaj Geoparko Vulkaneifel (sidejo Daun)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karl-Heinz Schumacher und Wilhelm Meyer: Geopark Vulkanland Eifel. Lava-Dome und Lavakeller in Mendig. Redaktion: Karl Peter Wiemer. Rheinischer Verein für Denkmalpflege und Landschaftsschutz, Köln 2006 (=Rheinische Landschaften, Heft 57).
- Werner d´Hein: Nationaler Geopark Vulkanland Eifel. Ein Natur- und Kulturführer. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8