Georga arkitekturo
En Britio kaj tra Anglalingvio, georga arkitekturo (aŭ parollignve georga stilo, angle Georgian Style) estas la termino por la konstrupraktiko en la periodo inter 1720 kaj 1830, t.e. en la regado de reĝoj Georgo la 1-a ĝis Georgo la 4-a de la Hanovra dinastio. La stilo sukcedis la anglan barokon. La termino fakte kovras plurajn sinsekvajn kaj reciproke interkovrantajn periodojn, kiel Paladia arkitekturo, Rokoko kaj Novklasikismo [1][2].
Georga arkitekturo estas karakterizita per proporcio kaj ekvilibro; la rilato inter alto kaj larĝo en konstruaĵoj kaj elementoj estas determinita per simplaj matematikaj proporcioj, emfazo estas metita sur simetrio, kaj klasikaj reguloj estas observataj. Vicoj de domoj kun egalaj fasadoj turniĝantaj al la strato karakterizas la urboplanadon. Georga stilo apartenas al la klasika ordo, kun repertuaro de ornamaj elementoj prenitaj el antikva Grekio kaj Romio.
La stilo estis tiel bone adaptita al ŝtono kiel al briko; kutime ruĝbriko estis uzita por la muroj, kontrastitaj al flavaj en fenestroĉirkaŭaĵoj kaj kornicoj. La enirejo ofte estas elstarigita per enirhalo [3].
Ecoj (karakterizaĵoj)
[redakti | redakti fonton]- La konstruaĵo havas unu aŭ du etaĝojn, en formo de kesto, kaj estas du ĉambroj profunda.
- Konservante precizajn kaj matematike simplajn proporciojn kaj simetrion de la partoj de la konstruaĵo. Ekzemple, la grandeco de la fenestro kaj ĝiaj dimensioj estis determinitaj rilate al la ĉambro en kiu ĝi situas. La dimensioj de la ĉambroj estis determinitaj laŭ la proporcio de duobla kubo.
- La enirpordo estas en la centro de la konstruaĵo, ornamita kaj emfazita per ornamaj elementoj.
- La kornicoj de la pordo kaj fenestroj estas ornamitaj kaj emfazitaj.
- Grandaj, rektangulaj, unuopaj fenestroj, aranĝitaj en rektaj vicoj, kaj kun interna divido de la vitraĵaro.
- Fenestroj kun supra aŭ malsupra interna glita kadro.
- La tegmentoj estas deklivaj, rektaj aŭ kombinitaj.
- Kamentuboj ambaŭflanke de la konstruaĵo
Fasado
[redakti | redakti fonton]- Kontrasto de plataj brikaj surfacoj (Anglio) aŭ koloraj gipsaj surfacoj (Usono) kaj blankaj gipsitaj ornamaĵoj
- Uzo de ornamaĵoj kiel ornamaj arkoj kaj pilastroj
- Reprezenta enirejsituacio kun portalo vicita per pilastroj, dekoracia gablo kaj ekstera ŝtuparo. La enirpordoj havas duonrondajn tegmentfenestrojn kaj ofte estas koloraj.
- Bazo ("akvonivelo") kiu kuras ĉirkaŭ la konstruaĵo.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Tarvin proksime de Chester, Anglio
-
Carlisle, Anglio
-
Runcorn, Anglio
-
Halo Masaĉuseco, Universitato Harvard, Usono
-
Longfellow House en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Curl, James Stevens (2011): Georgian Architecture in the British Isles, 1714-1830, 2. utg., English Heritage
- Hussey, Christopher (1986): Early Georgian Houses, Mid-Georgian Houses, Late Georgian House, nyutgivelse, Antique Collectors Club.
- Summerson, John (1945): Georgian London, Paul Mellon Centre BA, Revidert utg. 2003.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ St John Parker, Michael.. (2013) Life in Georgian Britain. Gloucestershire: Pitkin Publishing. ISBN 9780752491622.
- ↑ Summerson, 49–51; The Center for Palladian Studies in America, Inc., "Palladio and Patternbooks in Colonial America." Arkivigite je 2009-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Reiff, Daniel D.. (2001) Houses from Books. University Park, Pa.: Penn State University Press. ISBN 9780271019437.