Grindel Falk
Aspekto
Grindel FALK, nomata ankaŭ Grindel FALKONBRIĜ estis sovetia Esperanto-poeto.
Pri lia vivo preskaŭ nenio estas konata. En Esperanto Antologio. Poemoj 1887-1981 aperis lia poemo "Doloro" kun la sekvaj informoj pri la aŭtoro:
- Leningrada sovetiano. Kunlaboranto de "Literatura Mondo" (2a periodo). Versoj en Naŭ poetoj (1938). Aliaj informoj mankas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La poemo "Doloro" de Grindel Falkonbriĝ kantata de AI
- Grindel Falk en la retejo Originala Literaturo Esperanta