Hamad bin Ĥalifa Al Thani (arabeالأمير حمد بن خليفة ال ثاني, al-amīr Ḥamad bin Ĥalīfa Āl Ṯānī, en angla transskribo Hamad bin Khalifa Al Thani; naskiĝis 1952 en Doho, Kataro) estas dua filo de antaŭa katara emiro Ĥalifa bin Hamad Al Thani. En la jaro 1995 li detronigis sian patron, kiu tiam estis en ŝtata vizito en Ĝenevo kaj ekde tiu tempo li estis emiro de Kataro. En la jaroj 1995 - 1996 li estis ankaŭ ĉefministro. En junio 2013 li abdikis kaj transdonis potencon al sia filo Tamim bin Hamad Al Thani. Daŭre li posedas 50 procentaĵojn de la arabainforma televidkanaloAl-Ĝazira, pli ol Hamad bin Thamer Al Thani (la praavoj estis fratoj, filoj de la dinastia fondinto Jassim bin Mohammed), formale firmaa prezidanto, kiu posedas 40 procentaĵojn kaj la Katara registaro kiu regas 10 procentaĵojn.