Hebrea tombejo de Varsovio
Hebrea tombejo de Varsovio | ||
---|---|---|
juda tombejo [+] | ||
Lando | Pollando | |
Situo | Varsovio | |
- koordinatoj | 52° 14′ 51″ N, 20° 58′ 29″ O (mapo)52.247520.974722222222Koordinatoj: 52° 14′ 51″ N, 20° 58′ 29″ O (mapo) | |
Hebrea tombejo de Varsovio | ||
Vikimedia Komunejo: Powązki Jewish Cemetery in Warsaw [+] | ||
La hebrea aŭ juda tombejo de Varsovio, proksime de la geto kaj apud la protestanta tombejo, estas la plej granda hebrea (juda) tombejo de Mazovia Provinco. Ĝi situas en kvartalo Wola ĉe la Okopowa strato kaj estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj. La tombejo nombras pli ol 200 000 markitajn tombojn kaj ankaŭ amastombojn de la viktimoj de la Varsovia geto.
Fine de 2017, la pola registaro aprobis rezolucion, kiu poste estis aprobita de la pola parlamento de plimulto de 416 subtenantoj kontraŭ 4 kontraŭuloj, por investi 100 milionojn da zlotoj en renovigado de la tombejo. La mono iras al la "Fondaĵo Kulturo kaj Heredaĵo", kiu realigas la renovigon kunlabore kun la Komitato de Polaj Judaj Komunumoj.
Historio de la tombejo
[redakti | redakti fonton]Dum la dua mondmilito
Novembre 1940 la nekropolo ektroviĝis lime de la geto, de kiu estis ekskludita oktobre 1941. Tereno de la tombejo estis grava vojo de la kontrabando de nutraĵo por la fermita kvartalo.
La tombejo estis parte detruita, sur ĝi okazis amasaj ekzekutoj kaj amasaj enterigoj de murditaj personoj en la Varsovia geto kaj mortfalintaj ribelantoj de la ribelo en varsovia geto, judaj partizanoj kaj judaj ribelantoj de la ribelo de Varsovio.
La 15-an de majo 1943, post likvido de la Varsovia geto, germanoj eksplodigis ĉiujn konstruaĵojn troviĝantaj sur la tombejo, en tio la antaŭentombigan domon kun sinagogo. Nur puteto saviĝis.
En 1944 la tereno estis kampo de akraj bataloj de la ribelantoj el batalionoj de Pola Enlanda Armeo - "Zośka" kaj "Parasol".
Kelkaj gravaj personoj entombigitaj sur la tombejo
[redakti | redakti fonton]- Samuel Orgelbrand (1810-1868), publikigisto de la unua moderna enciklopedio en la pola lingvo
- Mathias Bersohn (1823-1908), arkeologo
- Szymon Winawer (1838-1919), ŝakisto
- Hipolit Wawelberg (1844-1901), bankisto
- Icĥok Lejbuŝ Perec (1852-1915), verkisto en la pola, juda kaj hebrea lingvoj
- Jacob Dinezon (1852-1919), verkisto
- Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), okulkuracisto kaj aŭtoro de Esperanto (vidu la apudan foton)
- Esther R. Kaminska (1870-1925), komediistino
- Majer Bałaban (1877-1942), rabeno, historiisto, orientalisto
- Janusz Korczak (1878-1942), infankuracisto, pedagogo, verkisto, poeto - viktimo de la holokaŭsto, ĝi estas cenotafo (simbola tombo) (vidu la apudan foton)
- Adam Czerniakow (1880-1942), aferisto
- Szymon Datner (1902-1989), historiisto kaj esperantisto
- Reuven Zygielbaum (1913-2005), aktoro, verkisto, konsilanto de pola registaro en ekzilo
- Lucjan Wolanowski (1920-2006), verkisto
- Marek Edelman (1929-2009), korkuracisto, politikisto, komandanto de la ribelo en varsovia geto (vidu la apudan foton)
- Zofia Banet-Fornalowa (1929-2012), historiistino kaj esperantistino (vidu la apudan foton)
Familianoj de L.L.Zamenhof entombigitaj sur la tombejo
[redakti | redakti fonton]- Aleksander Silbernik (1831-1906) - bopatro de Zamenhof
- Marko Zamenhof (1837-1907) - patro
- Rozalia Zamenhof (1839-1892[1]) - patrino
- Klara Zamenhof (1863-1924) - edzino
- Felikso Zamenhof (1868-1933) - frato
- Henryk Zamenhof (1871 1932) - frato
- Helena Zamenhof (1874-1940) - bofratino (edzino de Felikso Zamenhof)
- Leono Zamenhof (1875-1934) - frato
- Zofia Zamenhof (18891942) - filino, kuracistino
- Lidja Zamenhof (1904-1942) - filino, bahaanino kaj esperantistino (simbola tombo)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konsilantaro por Helpo al Judoj
- Monumento de Zamenhof
- Monumento al la memoro de la infanoj - viktimoj de la holokaŭsto
- Muzeo al poloj savintaj judojn
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 【4K】 Vizito al Zamenhofaj Familianoj en la Varsovia Juda Tombejo, Akompanata de Roman Dobrzyński, jutuba filmeto aperinta 2024-11-11 (esperante)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tombo de Rozalia Zamenhof en la datumbazo de la juda tombejo ul. Okopowej en Varsovio