Saltu al enhavo

Hegykő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hegykő (hedjko) estas vilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. La loknomo signifas hungare: montoŝtono.

Preĝejo de Hegykő

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Flankovoje lago Fertő, Fertőd kaj Kapuvár estas proksime.

La vilaĝo estis loĝata jam en la bronzepoko, baldaŭe la romianoj kaj pragermanoj vivis tie. La iama kampurbo estis grandvilaĝo ĝis 1906. Ekde 1971 termala banejo funkcias, krome estas ankaŭ fiŝkaptista lago.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la novromanika romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo.