Saltu al enhavo

HelenOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HelenOS
Brain dead shell - baza interfaco de HelenOS.


Brain dead shell - baza interfaco de HelenOS.

operaciumo
Evoluiganto: Matematika kaj Fizika Fakultato de Universitato de Karolo en Prago
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 17-a de decembro 2021: 0.11.2[1]
Kernotipo: mikrokerno
Licenco: BSD licenco
Retpaĝo: http://www.helenos.org/
vdr

HelenOS estas libera operaciuma sistemo el Ĉeĥio bazita sur platformo de mikrokerno. Ĝi estiĝis kiel program-projekto je Matematika kaj Fizika Fakultato de Universitato de Karolo en Prago.

Teĥnika resumo

[redakti | redakti fonton]

HelenOS estas mikrokerna operaciuma sistemo, kiu subtenas plurtaskadon, memory management, interprocesan komunikadon kaj simetrian plurprocezadon. Dosiersistemo, aparataj peliloj kaj aliaj servoj estas realigitaj kiel uzantaj procesoj. Ĝi funkcias sur platformoj IA-32, x86-64, SPARC V9, IA-64, PowerPC, ARM kaj MIPS.

Jakub Jermář kreis HelenOS kiel studenta projekto ĉe la universitato. Post kelkaj jaroj grupo de studentoj laboris pri la kerno de HelenOS kaj kelkaj studentoj uzas ĝin por memstudado de programado ĝis nun. En 2011 la projekto HelenOS partoprenis la aranĝon Google Summer of Code.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]