El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hodkovice nad Mohelkou (ĝis la jaro 1949 sole Hodkovice , germane Liebenau ) estas urbo en distrikto Liberec , en regiono Liberec en Ĉeĥio . Vivas en ĝi 3 002 loĝantoj (2024). Ĝi situas proksimume 10 km sude de urbo Liberec kaj proksimume 7 km sudokcidente de urbo Jablonec nad Nisou . Ĝi estas la dua plej granda urbo de Podještědí . La urbo sur rando de Jiĉina montetaro estas ĉirkaŭita de Ještěda-kozákova montodorso ; fluas tra ĝi rivero Mohelka .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďárek , Sychrov , Rychnov u Jablonce nad Nisou , Frýdštejn , Jeřmanice , Dlouhý Most , Šimonovice kaj Bílá .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 4 392 1880 4 489 1890 4 341 1900 4 308 1910 4 039 1921 3 443
Jaro Loĝantoj 1930 3 302 1950 2 166 1961 2 268 1970 2 280 1980 2 729 1991 2 594
Jaro Loĝantoj 2001 2 599 2014 2 836 2016 2 843 2017 2 882 2018 2 888 2019 2 944
Jaro Loĝantoj 2020 2 960 2021 2 944 2022 2 932 2023 2 989 2024 3 002
Hodkovice nad Mohelkou, areo 7,61 km²
Jílové u Hodkovic nad Mohelkou, 1,5 km²
Radoňovice, 0,51 km²
Záskalí, 3,88 km²
Tra la urbo kondukas ŝoseo I/35 , tiu kondukas norden ĝis Liberec kaj suden ĝis Turnov . Kun Liberec ĝi havas dank' al loka stacidomo situanta sur fervojlinio Pardubice–Liberec ankaŭ ekde la jaro 1859 fervojan komunikon.
Partoj de urbo Hodkovice nad Mohelkou (5)