Homer Simpson
Homer Simpson | |
---|---|
fikcia homo • animated television character • movbilda persono • fikciulo en televida serio | |
Kreita de | Matt Groening |
Verko | The Simpsons |
Rolita de | Dan Castellaneta, Tonino Accolla, Massimo Lopez, Humberto Vélez, Philippe Peythieu, Norbert Gastell, Tōru Ōhira, Hubert Gagnon |
Voĉigita de | Dan Castelanetta |
Informoj | |
Reala nomo | Homer Jay Simpson |
Eble sama | kwyjibo |
Sekso | vira |
Nacieco | Usono |
Sankondiĉo | alopecio, korinfarkto, alkoholismo, krania traŭmato, varicelo |
Loĝloko | Springfield |
Okupo | laboras en nuklea centralo |
Titolo | sekurec-kontrolanto |
Patro | Grampa Simpson |
Patrino | Mona Simpson |
Gefratoj | Herbert Powell • Abbie Simpson |
Edzo/Edzino | Marge Simpson |
Infanoj | Bart Simpson • Lisa Simpson • Maggie Simpson • Hugo Simpson |
Homer Jay Simpson (19-a de aprilo 1955) estas fikcia ĉefrolulo de la televidserio The Simpsons. Li estas la patro de la samnoma familio. Kun lia edzino Marge, ili havas tri infanojn: Bart (10-jaraĝa), Lisa (8-jaraĝa) kaj Maggie (2-jaraĝa). Li laboras en la nuklea centralo de la fikcia urbo Springfield. Li enkorpigas kliŝojn pri usonana laborista klaso. Spite al sia rutina vivo ĉirkaŭurba, la tuta familio travivas multajn eksterordinarajn aventurojn.
Li estis kreita de usonana desegnisto Matt Groening, kiu nomis lin laŭ sia propra patro Homer Groening. Li surekraniĝis unuafoje la 19-an de aprilo 1987 en mallonga filmo Good Night (Bonan Nokton), kaj ekde la 17-a de decembro 1989, la televidserio estis elsendita de televidkanalo Fox.
La originala voĉaktoro (en la angla) estas Dan Castelanetta, kiu dublas ankaŭ aliajn rolulojn en la serio.