Saltu al enhavo

Ignacio Aldecoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacio Aldecoa
Persona informo
Naskonomo José Ignacio de Aldecoa e Isasi
Aliaj nomoj Igna
Naskiĝo 24-an de julio 1925 (1925-07-24)
en Vitorio
Morto 15-an de novembro 1969 (1969-11-15) (44-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Salamanko Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Josefina Aldecoa (1952–1969) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Adrián Aldecoa (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
poeto
romanisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ignacio ALDECOA (naskiĝis la 24-an de julio 1925 en Vitoria-Gasteiz, mortis la 15-an de novembro 1969 en Madrido) estis hispana aŭtoro de romanoj, noveloj kaj poezio, elstare ĉe rakontoj.[1] Li estis grava figuro en la kunteksto de nova realismo de la romanoj de la Generacio de la 50-aj jaroj en Hispanio.[2]

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Aldecoa studis en la Fakultato pri Artoj de la Universitato de Madrido, kaj poste loĝis en Usono. Liaj unuaj eldonitaj verkoj estis kolektoj de poezio, eldonitaj en 1947 kaj 1949 - lia unua romano estis eldonita en 1954. "El fulgor y la sangre", parto de projektita trilogio kies dua parto estis "Con el viento solano" (1956) kaj tria parto neniam publikiĝis; li ne sukcesis gajni la gravan Premion Planeta per nur unu voĉdono.

Aldecoa estis sufiĉe fekunda verkisto, li produktis ses romanojn kaj same multajn librojn pri rakontoj kaj pri vojaĝoj. Li apartenas al tiu dua generacio de romanistoj postmilita, kiuj (male al Camilo José Cela, Carmen Laforet, Miguel Delibes kaj similaj) estis ankoraŭ tre junaj kiam la milito finiĝis kaj havis neniun rektan personan implikiĝon en ĝi. Ene de la evidentaj limoj diktitaj de la prudento, Aldecoa celas trakti la temon de la Hispana Enlanda Milito senpartie en El fulgor, kiu enhavas multajn ekbrilaĵojn kaj rememorojn de la 1930-aj jaroj, kvankam la agado de la romano mem disvolviĝas en 1948, unu jardekon post la milito.

Lia rakonta verko reflektis la novrealisman fluon en Hispanio en la 1950-aj jaroj, kaj liaj rakontoj havas la guston de sperto sentita kaj vivita. Li ankaŭ estis ĵurnalisto kaj radio-dissendanto, kaj verkis kvar filmmanuskriptojn.

  • Todavía la vida (1947)
  • Libro de las algas (1949)

Ŝajne, Aldecoa planis verki tri trilogiojn, unu por maristoj, alia por ministoj kaj tria miksante policanojn, ciganojn kaj taŭrludistojn.

Novelaroj

[redakti | redakti fonton]

Alicia Bleiberg, krom konstrui kompletan kronologian ordon, klasigis la novelojn de Aldecoa en ok temaj grupoj: nome «metioj, meza klaso, malriĉaj kvartaloj, rura migrado al grandurbo, strangaj vivoj, infanoj, soleco de maljunuloj, kaj abulio, la vakuo de la riĉaj homoj».[3] Oni publikigis ilin kiel kolektoj aŭ en novelaj antologioj:

  • El aprendiz de cobrador (1951)
  • Espera de tercera clase (1955)
  • Vísperas del silencio (1955)
  • El corazón y otros frutos amargos (1959)
  • Caballo de pica (1961)
  • Arqueología (1961)
  • Cuaderno de Godo (1961)
  • Neutral corner, kolekto de mikronoveloj (1962)
  • Pájaros y espantapájaros (1963)
  • Los pájaros de Baden-Baden (1965)
  • Santa Olaja de Acero (1968)
  • La tierra de nadie y otros relatos (1955-1968)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Novelaro Omaĝe al Aldecoa (1999, kun partopreno i.a. de István Ertl)

Kinadaptaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Campos, Jorge (10a de novembro 1976). «La autenticidad de Ignacio Aldecoa». El País. Konsultita la 22an de januaro 2018.
  2. «Ignacio Aldecoa». España es Cultura. Konsultita la 22an de januaro 2018.
  3. Aldecoa, Ignacio (1971). Alicia Bleiberg, eld. Cuentos completos, 1978. Madrid: Alianza. ISBN 842061985X.