Impresario
Impresario (neologismo, el itala impresario, signife "entreprenisto") aŭ teatra entreprenisto estas persono kiu organizas kaj ofte financas koncertojn, teatraĵojn aŭ operojn; analoge al talentartista administristo aŭ al kinproduktoro aŭ televida produktoro. Li estas jurnegoca reprezentanto de artistoj, muzikistoj aŭ sportistoj kaj kutime okupiĝas pri ties organizaj, negocaj kaj juraj afero (ekz. kontraktaferoj), por ke la artisto resp. sportisto tutplene povu koncentri sin sur sia ĉefa aktiveco.
Termino
[redakti | redakti fonton]La origino de la termino troviĝas en la socia kaj ekonomia mondo de la Itala opero, kie, el mezo de la 18a jarcento al la 1830-aj jaroj, la impresario estis ŝlosila figuro en la organizado de la muzik-teatr-opera sezono. La posedantoj de la teatro, kutime nobelaj amatoroj, petis al impresario dungi komponiston, ĉar ĝis la 1850-aj jaroj la publiko esperis ke ludotaj operoj estu novaj, same kiel arigi la necesajn kostumojn, instrumentojn, orkestron, kaj kantistojn, ĉio kio bezonis konsiderindajn financajn riskojn. En 1786 Mozart satirigis la streson kaj emocian ĥaoson en unuakta farso Der Schauspieldirektor (La Impresario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Antonio Vivaldi estis rara ĉar li funkciis kiel impresario same kiel komponisto: en 1714 li administris sezonojn ĉe la Teatro San Angelo en Venecio, kie lia opero Orlando finto pazzo estis sekvata de multaj aliaj.
Alessandro Lanari (1787–1852), kiu ekis kiel posedanto de vendejo kiu produktis kostumojn, eliminis la mezperanton en serioj de sukcesaj sezonoj kiujn li produktoris por la Teatro La Pergola, Florenco, kiu vidis premierojn de la unua versio de la opero de Verdi nome Macbeth, du operojn de Bellini kaj kvin de Donizetti, inklude Lucia di Lammermoor. Domenico Barbaia (1778–1841) ekis kiel kafkelnero kaj riĉiĝis ĉe La Scala en Milano, kie li estis ankaŭ ŝarĝita zorgi la vetludojn kaj enkondukis la ruleton.
La profesia tasko
[redakti | redakti fonton]En oposportaj ĝenroj ili estas makleristo aŭ konsultantoj de ludantoj. Plejofte li ricevas kiel rekompenso laŭkontraktan fiksan salajron kiel honorario aŭ partoprenas elcente je la tantiemoj kaj monenspezoj de la artisto resp. sportisto.
Muziko
[redakti | redakti fonton]En la muziknegoco nuntempe plejparte estas kutime, ke artistoj, jen precipe ofte junaj muzikistoj kiel novuloj, estas per laborkontrakto nure dungitoj de la organizisto kaj ricevas de ĉi tiu nur pli malpli adekvatan salajron, tamen ne ricevas parton de aldonaj (foje eĉ konsiderindaj) tantiemoj kaj monenspezoj el sia arta laboro. Ne malofte organizistoj elektas junajn talentulojn en tiel nomataj elektoto-kunvenoj el grupo de pluraj kandidatoj kaj ofte katenas ilin kutime per malfavoraj kontraktoj al si. Krome en ĉi tiaj kazoj organizisto regule ankaŭ estas tenanto de ĉiuj nomaj, licencaj kaj uzaj rajtoj el arta laboro, ne tamen la artisto mem.
Al la taskoj de ordinara organizisto apartenas aparte la negocado de diskokontraktoj kaj koncerthonorarioj same kiel la konsilado de la artisto je demandoj pri surmerkatigo kaj la kunordigo de datoj.
Komisipagoj de 20-elcenta kvoto de la artistaj enspezoj estas kutimaj.[1]. Multaj junaj artistoj pro tio sin surmerkatigas mem, uzante la interreton.[2].