Internacia Flughaveno de Bostono
Aspekto
Internacia Flughaveno Logan de Bostono | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • flughaveno | |||||
IATA: BOS ICAO: KBOS | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Bostono, Masaĉuseco, Usono | ||||
Regiono | orienta Bostono | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Alteco | 432 m | ||||
Geografia situo | 42° 21′ 52″ N, 71° 0′ 23″ U (mapo)42.364444444444-71.006388888889Koordinatoj: 42° 21′ 52″ N, 71° 0′ 23″ U (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 04L/22R, 04R/22L, 09/27, 14/32, 15L/33R, 15R/33L | ||||
Kurej-longo | 2396 m × 46 m, 3050 m × 46 m, 2134 m × 46 m , 1524 m × 30 m, 779 m × 30 m, 3073 m × 46 m | ||||
Retejo | www.massport.com/logan | ||||
La Internacia Flughaveno Logan de Bostono (IATA: BOS, ICAO: KBOS), nomata laŭ la usona armeano Edward Lawrence Logan, situas en Bostono, Masaĉuseco, Usono. Ĝi lokiĝas en la orienta urboparto (kaj parte en la teritorio de la najbara urbo Winthrop). Ĝi kovras areon de 9,65 kvadrataj kilometroj, havas ses aviajn kurejojn kaj laborigas proksimume 16 000 dungitojn. Temas pri la plej granda flughaveno en Nov-Anglio, kaj laŭ la stato de 2010, ĝi estis la 19-a plej aktiva flughaveno en Usono kun proksimume 13,5 milionoj da ekflugantaj pasaĝeroj po jaro. En 2012 sume pasis ĝin (ekfluge de kaj alvene al la flughaveno) 29,3 milionoj da pasaĝeroj.