Inuvialuktuna lingvo
Aspekto
Inuvialuktuna lingvo | |
dialektogrupo • moderna lingvo • etna lingvovario | |
---|---|
Inuita lingvo | |
Parolantoj | 765 |
Skribo | eskima skribo |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Inuvialuktun |
Franca nomo | inuvialuktun |
Inuvialuktuna, konata ankaŭ kiel Okcidentkanada Inuktituta, kaj Okcidentkanada Inuktuna, enhavas kelkajn inuitajn lingvarvarianĵojn parolatajn en la nordo de la Nordokcidentaj Teritorioj kaj en Nunavuto fare de kanadaj Inuitoj kiuj nomas sin mem Inuvialuit.
Inuvialuktuna estas parolata de Inuitoj de la delto de la rivero Makenzio, de Banks-insulo, de parto de la Viktoria Insulo kaj de la marbordo de la Arkta Oceano de la Nordokcidentaj Teritorioj – nome la teroj de la Inuvialuita Setloregiono. Ĝi estis tradicie enmetita sub pli larĝa Inuktituta lingvo, kaj ne estas kompleta konsento pri kiuj dialektoj apartenas al kiu lingvo. Pli ol kohera lingvo, Inuvialuktuna estas politike influita grupigo de tri tre diferencaj kaj apartaj variaĵoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Harper, Kenn. Current Status of Writing Systems for Inuktitut, Inuinnaqtun and Inuvialuktun. [Yellowknife, N.W.T.]: Northwest Territories, Culture and Communications, 1992.