István Eigel
István Eigel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eigel István |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1922 en Újpest |
Morto | 25-an de julio 2000 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1941–1946) |
Familio | |
Edz(in)o | Klára Tassy |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto |
István Eigel [iŝtvAn ejgel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eigel István estis hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Klára Tassy.
István Eigel [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1922 en Újpest, li mortis la 25-an de julio 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Eigel frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, en 1946 li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay kaj Aurél Bernáth. Post la diplomo li edziĝis kaj ekinstruis en pluraj mezlernejoj. Li ekspoziciis ekde 1947. Li studvojaĝis al Ĉeĥoslovakio (1951), Rumanio (1955), Pollando (1957). Inter 1958 kaj 1961 li havis stipendion, ekde 1960 li havis atelieron en Budapeŝto. Li instruis en Belarta Altlernejo (1961-1963) kaj Industriarta Altlernejo (1963–1982). Li pensiuliĝis en 1982. Krom la pentraĵoj li kreis ankaŭ egajn murpentraĵojn kaj mozaikojn, ilustraĵojn, eĉ poemojn, prozojn. Li ricevis premiojn inter 1967-1994.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1947, 1951, 1966, 1983, 1991)
- Gyula (1971)
- Arthalo Budapeŝto (1981)
- Székesfehérvár (1986)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1955, 1958, 1965, 1972, 1995)
- Arthalo Budapeŝto (1957, 1969, 1975, 1985)
- Parizo (1958)
- Venecia Bienalo (1960)
- Graz (1968)
- Debrecen (1972, 1976)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nyáreste
- Csendkereső
- Ketten
- Pincesor
- Csendélet
Elektitaj mozaikoj [2]
[redakti | redakti fonton]- Lovasok (1965, Debrecen)
- Négy évszak (1968 Debrecen)
- Mozaik (1976 Szentes)
- Falmozaik (1977 Szentes, vitra surmura mozaiko)
- Vándormadarak (1978 Gyula, marmora mozaiko)
- A hang (1984, vitromuro en Hungara Radio)
- Ablak (1986, pentrita vitrofenestro en Nacia Teatro (Szeged))
Similaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A parton (1961, Balatonföldvár, ega murpentraĵo)
- A produkció, Homo ludens (gobelino, 1984, Budapeŝta Ŝtata Operejo)
- Mennybemenetel (1995, kapelo de Csávoly, altara bildo)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A túlsó partról (romaneto, 1993)
- Amerikai napló (1994)
- Én még láttam a kikötőt (1994)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-12 per la retarkivo Wayback Machine