Japana dolĉaĵo
Tradiciaj japanaj dolĉaĵoj (japane: 和菓子, hepburne: wagashi, prononcata kiel [ŭagaŝi]) estas produktitaj el naturaj plantaj ingrediencoj. La vorto wagashi vendas de wa (和 = japana, kaj gashi (菓子, origine kashi) = sukeraĵo), kiu estas japana frandaĵo. La nomo de klasikaj wagashi estas kutime nomo de natura belaĵo aŭ vorto el klasika belarto. Dolĉaĵoj faritaj el aliaj ingrediencoj aŭ devenaj el Okinavo, Ĉinio, Usono aŭ Eŭropo ne estas nomitaj wagashi, sed ekzemple Yōgashi (洋菓子).
Ingrediencoj
[redakti | redakti fonton]Japanaj dolĉaĵoj estas faritaj nur el naturaj plantaj ingrediencoj, baze el
Gustumado
[redakti | redakti fonton]Oni manĝas japanajn dolĉaĵojn kutime kun verda teo aŭ formale dum la teceremonio, ĉar la amara gusto de la pulvora teo (matcha) estas mildigita de la dolĉa gusto de la japanaj dolĉaĵoj.
Gustumo de japanaj dolĉaĵoj estas tuta arto kaj plezuro al la kvin sensoj de la homo:
- vido: la okuloj vidas la kolorojn kaj formon de la dolĉaĵo
- flaro: la nazo flaras la delikatan parfumon
- tuŝo: la fingroj kaj la lango sentas la molecon
- gusto: la lango malkovras la guston de la dolĉaĵo
- aŭdo: la oreloj aŭdas la nomon de la japanaj dolĉaĵoj (nomo de printempa wagashi estas ekzemple to-zakura, vaporaj horizontoj de florantaj ĉerizujoj, tiu de aŭtuna ekzemple kozue no aki, aŭtuna paletro)
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĵomon-epoko
[redakti | redakti fonton]En malnova Japanio homoj ŝajne manĝis fruktojn kaj nuksojn kiel dolĉaĵojn aldone al cerealoj kiel rizo, tritiko kaj milio. Arkeologia elfosaĵo el la Epoko Jōmon (Ĵomon-epoko) montris kuiritajn kuketojn faritajn el kaŝtanfaruno.
Laŭ "Kojiki" (Koĵiki), imperiestro Suinin postulis de viro nomata Tajima-Mori (Taĵimamori) venigi tokijiku-no-kaku-no-konomi (登岐士玖能迦玖能木實, Citrus tachibana, speco de oranĝo) el Tokoyo-no-kuni (alilingve), la "eterna lando" (eble Okinavo, Tajvano aŭ Ĵeĵudo (alilingve)). Ĉirkaŭ 10 jarojn poste, kiam li portis ilin al Japanio, Suinin jam mortis. Li plendadis, ĉar li ne povis realigi sian mision kaj memmortigis sin.[1] Tradicie, Taĵimamori estas konsiderata kami (spirito aŭ sankta patrono) de dolĉaĵistoj.
Antaŭ la enkonduko de sukero dum la 16-a jarcento japanaj dolĉaĵoj estis dolĉigitaj per Mizuame, Suikazura aŭ freŝaj aŭ sekigitaj fruktoj. Taglibroj kaj notoj ekde la Ĵomon-epoko montras kiom alte oni estimis sekigitajn fruktojn, kiel kakinokojn (persimonojn) aŭ sekvinberojn de sovaĝaj vitoj. Ankoraŭ hodiaŭ la dolĉeco de la sekigita kakinoko estas gvidilo por la atinginda dolĉeco de japanaj dolĉaĵoj.
Edo-epoko
[redakti | redakti fonton]Dum la Edo-epoko produktado de kansukero disvastiĝis en Okinavo kaj malaltkvalita bruna sukero (muskovado aŭ barbada sukero, kiu estas pli malhelbruna kaj glueca ol normala bruna sukero) kiel ankaŭ altrafinita blanka sukero disponebliĝis ĉie. Speciala sukero, wasanbon estas produktata de tiam kaj daŭre utilas al nura fabrikado de japanaj dolĉaĵoj. Inter samurajoj japanaj dolĉaĵoj estis kutima kaj ŝatata donaco (kiel hodiaŭ ekzemple botelo da vino).
Nuntempe
[redakti | redakti fonton]Japanaj dolĉaĵoj estas servitaj dum japana teceremonio. Prezento de bona sezona dolĉaĵo montras bonan tradician edukadon. Japanaj dolĉaĵoj estas ankaŭ ŝatata memoraĵo, kiun oni hejmenportas post turismado aŭ vizito de sanktejo.
Kiam gasto ricevas teleron da dolĉaĵo dum la ceremonio, li kutime devas fini manĝi ĝin antaŭ ambaŭmane ricevi bovlon da pulvora teo. Tamen kiam oni trinkas alian verdoteon (ekzemple sencha aŭ gyokuro), li povas ĝui teon kaj dolĉaĵon samtempe.
Kategorioj
[redakti | redakti fonton]Distingeblas kvar kategorioj de japanaj dolĉaĵoj:
- ĵeleoj (jokano)
- dolĉaĵoj (higashi (干菓子), mulditaj pecoj el sukera kaj rizfaruna pastaĵo)
- rizkukoj (manĵuoj, buloj boligitaj vapore)
- bakitaj kuketoj (jakigaŝi, monaka, speco de sandviĉetoj enhavantaj fabojn)
Specoj
[redakti | redakti fonton]- Anmitsu, gelozkuboj (kanten) kun fruktoj
- Amanattō, sekigitaj sukeritaj kuiritaj azukioj. Ne konfuzu kun nattō.
- Arare, rizkuketoj ankaŭ ofte maldolĉaj
- Daifuku, moĉio (japane: mochi) enhavanta annon
- Dango, malgranda moĉio ofte sur pikilo
- Hanabiramochi, plata ruĝblanka moĉio enhavanta annon kaj lapon
- Hoshigaki, sekigita kakinoko, ekzemple gionbo
- Imagawayaki, kuketo enhavanta annon
- Kaitenyaki, anno ĉirkaŭita de pasto
- Kusa mochi (herbomoĉio), moĉio kun artemizio ofte enhavanta annon (Yomogi daifuku)
- Kuri kinton, dolĉa miksaĵo el kuiritaj kaj kaĉigitaj kaŝtanoj
- Manĵuo, annkuketoj boligitaj vapore en multaj formoj kiel persikoj, kunikloj, ...
- Matsunoyuki (Gyūhi), neĝo sur pinio, moĉio en formo de pinio
- Monaka, anno inter du dolĉaj rizvafloj
- Oshiruko (azukia supo), varma dolĉa supo el azukioj kun moĉio
- Sakuramochi, moĉio volvita en ĉerizfolio
- Senbei, rizkuketoj dolĉaj aŭ maldolĉaj
- Taiyaki, anno ĉirkaŭita de pasto en formo de fiŝo
- Uirō, vaporboligita kuketo simila al moĉio
- Jokano, eble la plej malnova wagashi, bloko de sukerita anno malmoligita per kanten
- Zenzai (zenzajo) varma dolĉa dika supo el azukianno. Simila aŭ identa kun "Oshiruko"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Made in Tokyo, belaj fotoj de wagashi (france)
- Japanaj dolĉaĵoj (france) Arkivigite je 2007-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Japana wagashi-asocio (japane)
- Wa-Gasi, blogo pri wagashi (japane) Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Toraya, maljuna wagashi-isto el la 16-a jarcento (angle) Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Toraya: detalaj informoj pri wagashi (france) Arkivigite je 2007-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Referencoj
- ↑ The Kojiki, tradukata fare de Basil Hall Chamberlain (1882-1919), publika havaĵo (publikigita antaŭ kopirajto): sekcio LXXIV - imperiestro SUI-NIN, angle