Johano Ricci
Johano Ricci | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1874 |
Morto | 30-an de novembro 1940 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | misiisto esperantisto |
Johano RICCI (elp. RIĉi) (1875-1941) estis itala pastro, misiisto kaj esperantlingva poeto. Lia baptonomo estis Olinto, sed li alprenis la nomon Giovanni (Johano) kiam li iĝis franciskana monaĥo.
Li pastriĝis en 1898 kaj iĝis romkatolika misiisto en Ĉinio de 1909 ĝis sia morto en 1941. Dum tiu tempo li ĉiam estis en Ĉinio, krom restado en Italio de 1915 ĝis 1918.
Li estis la aŭtoro de longa originala eposo en Esperanto, Uranogedio. Fragmentoj el tiu manuskripto aperis en la unua eldono de Esperanta Antologio. Laŭ Auld tuta kanto aperis en la revuo Literatura Foiro en 1973.
La manuskripto nun troviĝas en la Kolekto Auld en la Nacia Biblioteko de Skotlando.[1] Ĝi estas ankaŭ havebla, eble en malsama versio, en la katalogo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.[2]
Krom la Uranogedio, Ricci verkis kelkdekon da libroj kaj artikoloj pri kristanismo en Ĉinio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekstera ligilo (por dokumenti la ekziston): katalogero en NLS Arkivigite je 2005-11-05 per la retarkivo Wayback Machine "La uranogedio. 410p. bros. Manuskripto. 4T(22) Esperanta originala literaturo: Poezio".
- ↑ katalogero en ÖNB "La uranogedio : tio estas dramoj de l' supernaturo : granda Orienta epopeo. Johano Ricci, Shansi, 1931. 560p. Manuskripto esperanta."