Juan Guerrero Ruiz
Juan Guerrero Ruiz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8a de decembro 1893 en Murcio |
Morto | 20-an de aprilo 1955 en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto |
Juan GUERRERO Ruiz (Murcio, 8a de decembro 1893 - Madrido, 20a de aprilo 1955), estis hispana beletristo kaj eldonisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La "cónsul general de la poesía española" (ĝenerala konsulo de la hispana poezio) kiel humure nomis lin Federico García Lorca, studis juron en Granado kaj doktoriĝis en Madrido.
Grava afero okazis en majo 1913, kiam li vizitis por la unua fojo Juan Ramón Jiménez, poeto kiun li ege admiris, kaj tiukadre startis rilato de intensa amikeco kiu daŭros ĝis la morto de Guerrero. Tiu iĝis sekretario de facto de JRJ, zorgis pri liaj interesoj ĉe eldonejoj, aliaj verkistoj kaj en ajna tipo de literaturaj aferoj. Li eĉ verkis taglibron pri tiuj demarŝoj, renkontoj kaj konversacioj kun Juan Ramón Jiménez. Tion oni publikigis postmorte -kaj nekompleta- kun la titolo Juan Ramón de viva voz (1961).
Inter Madrido kaj Murcio disvolviĝis liaj karieroj kaj aktivecoj. En Murcio, ĉirkaŭ 1916-1917, publikigis ofte en la revuoj Polytechnicum kaj Oróspeda kaj rilatis kun diversaj lokaj artistoj, pentristoj kaj skulptistoj: Luis Garay, Joaquín García, Pedro Flores, Antonio Garrigós, José Planes kaj aliaj. Konscia de siaj limigoj kiel poeto, li kliniĝis al kritiko kaj tradukado de mallongaj tekstoj. Reveninte en Madridon en 1918 por labori en oficejo de advokatoj, li iĝis sekretario de la revuo Índice fondita de Juan Ramón Jiménez en 1920. En tiu epoko li amikiĝis kun la poetoj de la Generacio de la 27-a: Lorca, Dámaso Alonso, Pedro Salinas, Jorge Guillén, Rafael Alberti, Luis Cernuda, inter aliaj. En 1923 li kunlaboris kun José Ballester Nicolás en la Literatura Suplemento de La Verdad, havigante kunlaboraĵojn de amikaj poetoj kaj disvastigante siajn tradukojn de gravaj verkistoj kiel James Joyce, D. H. Lawrence, Valery Larbaud ktp.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ekde 1924 li estis sekretario de la municipo Murcio ĝis 1929. Kunlabore kun Jorge Guillén, tiam profesoro de la universitato murcia, li fondis la revuon Verso y Prosa, de kiu aperis 12 numeroj inter 1927 kaj 1928, en kiuj oni publikigis tekstojn de la tiamaj avangardistoj. En Romancero gitano García Lorca dediĉis al li en 1928 la "Romance de la Guardia Civil Española": 'A Juan Guerrero. Cónsul General de la Poesía', honora titolo kiu restis asocia al li porĉiame.
En 1929 li iĝis alta postenulo de la naftentrepreno CAMPSA. Tiam li havis fortan rilaton kun Gabriel Miró, ĝis lia frua morto en 1930. En 1931 li iĝis en Alicante municipa sekretario. Federico de Onís alvokis lin en 1934 por okupiĝi de la Revista Hispánica Moderna, de la Instituto de las Españas en la Universitato de Kolumbio, kiun Guerrero eldonis fakte el Alicante dum ioma tempo. En 1938 li perdis sian ses-jaraĝan filon, malsana meze de la militaj malfacilaĵoj.
Dum sia tuta vivo Guerrero retenis amikecon kun Juan Ramón Jiménez, ĉefe dum la amerika ekzilo de la poeto pere de abunda leteraro inter ambaŭ kaj kun Zenobia Camprubí, edzino de Juan Ramón. Guerrero savis manuskriptojn kaj aliajn materialojn el lia madrida domo, kion Guerrero sendis al li. Li fondis la eldonejon Editorial Hispánica en Madrido en 1942, kiu ekpublikigis en 1943, kun la partopreno de José Luis Cano, la kolekton Adonais de poezio, ĝermo de la prestiĝa Premio Adonais.
Guerrero ege baraktis por konservi ĉian dokumentaron pri siaepokaj poezio kaj poetoj. Liaj arkivoj havigis nemalhaveblan esplorfonton por la fakuloj pri la periodo. Aparte gravas lia abunda korespondado kun diversaj verkistoj kaj artistoj, kio publikiĝis iom post iom. Li konservis fotojn de multaj amikaj verkistoj-a. Kelkajn fotojn de poetoj de la 27, de Gabriel Miró kaj de Juan Ramón Jiménez, nune konataj, li mem faris. Krome, li filmis en 1928, per amatora kamerao, kelkajn el tiuj poetoj; foje temas pri la nuraj movbildoj konservitaj el ili. Tion oni publikigis en 2009, en formato DVD, laŭ titolo "El deseo y la realidad. Imágenes y palabras de los poetas del 27".
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Escritos literarios. Francisco Javier Díez de Revenga, Murcia, Academia Alfonso X El Sabio, 1983.
- Juan Ramón de viva voz. Manuel Ruiz-Funes Fernández, Valencia, Pre-textos/Museo Ramón Gaya, 1998 kaj 1999.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- José Antonio Torregrosa Díaz: Juan Guerrero Ruiz. Vida literaria y epistolario inédito. Academia Alfonso X el Sabio. Murcia, 1986.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Guerrero Ruiz en la hispana Vikipedio.