Kőbánya–Kispest (metrostacio)
Kőbánya-Kispest | |||||||
Kovrita kajo de la finhaltejo | |||||||
metrostacio • stacio sur tera surfaco • fina stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 27′ 48″ N, 19° 8′ 57″ O (mapo)47.46342519.149143Koordinatoj: 47° 27′ 48″ N, 19° 8′ 57″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | tersurfaca | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 29-a de marto 1980 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
La Kőbánya-Kispest estas nuntempa finhaltejo de la metrolinio M3 en Budapeŝto. Tio estas la unusola tersurfaca stacio de tiu ĉi linio. La nomo venis de la fervoja stacidomo, ĝi prenis la nomon pri la du najbaraj distriktoj Kőbánya kaj Kispest.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine estis projekto krei finhaltejon antaŭ fabriko en Kispest, sed tio ŝanĝiĝis. La finhaltejo estis konstruita ekde 1978, post 2 jaroj ĝi estis preta. Inter 2008 kaj 2011 la finhaltejo estis trakonstruita, ĝi estis integrita al ĉiovendejo. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.
Longe estas plano por plilongigi la linion ĝis la flughaveno, sed pro politika malkonsento kaj financa problemo eĉ ne okazas la necesaj renovigaj laboroj.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La finhaltejo etendiĝas apud la fervoja stacidomo, inter la metroa kaj fervoja stacidomoj estas flava superirejo kun okangulaj fenestroj. La metrostacio estas atingebla el la strato tra 5 enirejoj, krome estas ŝtuparejoj al la superirejo, fine ekde 2011 ankaŭ lifto servas. La stacio havas trakojn post la finhaltejo, tie la metrovagonoj povas ŝanĝi laŭnecese trakojn.
Kontaktoj
[redakti | redakti fonton]La pasaĝeroj povas elekti plurajn aŭtobusojn, se ne paroli pri la fervoja stacio kaj ĉiovendejo. Apud la stacio parkumejo funkcias.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
La superirejo ekstere
-
La superirejo interne
-
La biletkontroliloj
-
Kajoj
-
La superirejo nun
-
La finhaltejo post la trakonstruo
|