Kaŭeskara lingvo
Aspekto
Kaŭeskara lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Alakalufa lingvaro | |
Parolantoj | 12 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | alc |
Glottolog | qawa1238 |
Angla nomo | Kawésqar |
Franca nomo | kawésqar |
La Kaŭeskara lingvo, Kawésqar (Qawasqar), konata ankaŭ kiel Alakalufo,[1] estas draste endanĝerigita izolata lingvo parolata en suda Ĉilio fare de la Kaŭeskaroj. Origine parto de malgranda familio,[2] nur la norda lingvo restas. En 2009, nur 7 maljunaj parolantoj de la lingvo restis, plej el ili en la insulo Wellington ĉe la sudokcidenta marbordo de Ĉilio.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Literumaj variaĵoj estas Kaweskar, Kawaskar, Qawashqar, Kaueskar kaj Alakaluf, Halakwulup, Halakwalip; aliaj nomoj estas Tawókser, Aksanás/Aksana kaj Hekaine.
- ↑ Hammarström, Harald; Forke, Robert; Haspelmath, Martin; Bank, Sebastian, eld. (2020). "Qawasqar". Glottolog 4.3.
- ↑ "Endangered Languages Project". www.endangeredlanguages.com. Alirita en 2017-01-24.