Saltu al enhavo

Kang Ŝeng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mao Zedong kun Kang Ŝeng en Janan, 1945.
Kang Ŝeng
Persona informo
康生
Naskonomo 張宗可
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Zhucheng
Morto 16-an de decembro 1975 (1975-12-16) (77-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Urinvezika kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Oktrezormonta Revolucia Tombejo (1975–1980) Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Dinastio Qing
Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kang ŜengKang Sheng (ĉine , pinjine: Kāng Shēng; ĉirkaŭ 1898 – 16a de Decembro 1975) estis estro de la Komunista Partio de Ĉinio (ĈKP) plej bone konata ĉar kontrolis la laboron de la interna sekureco kaj spiona aparato de la ĈKP dum la komencaj 1940-aj jaroj kaj denove en la pinto de la Kultura Revolucio fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj. Estante membro de la ĈKP el la komencaj 1920-aj jaroj, li pasigis tempon en Moskvo dum la komencaj 1930-aj jaroj, kie li lernis la metodojn de la NKVD kaj iĝis subtenanto de Wang Ming por la estreco de la ĈKP. Reveninte en Ĉinion en la finaj 1930-aj jaroj, Kang Ŝeng ŝanĝis sian preferon al Mao Zedong kaj iĝis aliancano de Mao dum la Dua japana-ĉina milito, la Ĉina enlanda milito kaj poste. Li restis en aŭ ĉe la pinto de la povo en la Popola Respubliko Ĉinio el ties establo en 1949 ĝis sia morto en 1975. Post la morto de la Prezidento Mao kaj la posta aresto de la Kvaropa Bando, Kang Ŝeng estis akuzita pro kunhavo de respondeco kun la Bando pri la troigoj de la Kultura Revolucio kaj en 1980 li estis ekpelita postmorte el la ĈKP.[1]

  1. Vidu, ĝenerale, John Byron & Robert Pack, The Claws of the Dragon: Kang Sheng - The Evil Genius Behind Mao - And His Legacy of Terror in People's China, (New York: Simon & Schuster, 1992); Zhong Kan, Kang Sheng Pingzhuan (Beijing: Hongqi, 1982); Lin Qingshan, Kang Sheng Waizhuan (Beijing: Zhongguo Qingnian, 1988)