Saltu al enhavo

Karl Joseph Simrock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Joseph Simrock, tombo en Bonn
verko de Simrock, 1845

Karl Joseph SIMROCK (naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1802 en Bonn, mortinta samloke la 18-an de julio 1876) estis germana verkisto kaj filologo. Apartenis li al la ligo Maikäferbund.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Studis li ĉe la Bonna universitato jursciencojn kaj germanistikon. De 1822 li daŭrigis siajn esplorojn en Berlino, ĉefe ĉe Karl Lachmann. En 1826 li ekdeĵoris kiel referendario ĉe la Ĉambra tribunalo.

Lia unua grava laboraĵo estis la traduko de la kanto de la Nibelungoj »Nibelungenlied« (Berlino 1827), poste de »Armer Heinrich« de Hartmann von Aue (Berlino 1830) kaj eta kolekto de romancoj. Pro ke la entuziasme bonvenigis la Revolucion de 1830 en la poemo »Die drei Farben« la reĝo ordonis forsendon de li el ŝataj servoj. Restis li ankoraŭ du jarojn Berline antaŭ re-ekloĝo en Bonn en 1832; tie li dediĉis sin al verkado kaj pli malfrue eĉ profesoris orde pri malnovaltgermana literaturo post habilitiĝo en 1850.

Lia ĉefa fokuso, kion favoris ankaŭ poeta talento kaj ampleksa klereco, estis la tradukado de malnovaltgermana kaj mezaltgermana literaturoj. Oni ricevis de li krome la jenajn tradukitaĵojn: »Zwanzig Lieder von den Nibelungen, nach Lachmanns Andeutungen wiederhergestellt« (Bonn 1840); »Gedichte Walthers von der Vogelweide« (Berlino 1833); »Parcival und Titurel« de Wolfram von Eschenbach (Stutgarto 1842); »Reineke Fuchs« (Frankfurto 1845); »Der gute Gerhard von Köln« de Rudolf von Ems (Frankfurto 1847); »Die Edda« (Stutgarto 1851); »Tristan und Isolde« de Gottfried von Straßburg (Leipzig 1855); »Heliand« (Elberfeld 1856); »Beowulf« (Stutgarto 1859); »Der Wartburgkrieg« (Stutgarto 1858); »Lieder der Minnesinger« (Elberfeld 1857); »Freidanks Bescheidenheit« (Stutgarto 1867); »Loher und Maller«, kavalirromano (Stutgarto 1868); de Sebastian Brant »Narrenschiff« (Berlino 1872) k. a.

Sed ankaŭ literaturhistorie li publikigis altvaloraĵojn. Kune kun Ernst Theodor Echtermeyer kaj Ludwig Henschel li kreis »Die Quellen des Shakespeare in Novellen, Märchen und Sagen« (Berlino 1831), kiun sekvis la studoj »Italienische Novellen« (Berlino 1832). Surbaze de antaŭaj eldonoj li prezentis prilaboradon de »Deutsche Volksbücher« (Berlino 1839–43) kaj retrovis la originalan pupteatran version de Faŭsto je »Puppenspiel vom Doktor Faust« (Frankfurto 1846). Danke al studoj pri fruaj heroaj sagaoj naskiĝis lia verko »Heldenbuch« (Stutgarto 1843-1849) kies volumoj enhavas ekz. »Gudrun« kaj »Nibelungenlied«. Sekvis »Kleines Heldenbuch« kun la kantoj »Walther und Hildegunde«, »Alphart«, »Der hörnerne Siegfried«, »Der Rosengarten«, »Das Hildebrandslied«, »Ortnit« kaj »Hug- und Wolfdietrich«. Finfine eldonis li (pri la rondoj de Dietrich von Bern) »Amelungenlied«. Ĉe ĉi lasta libro Simrock sole novordigis la legendon.

El la angla li tradukis de Ŝekspiro i.a. »Macbeth« (Stutgarto 1842), ankaŭ poemojn ŝekspirajn »Shakespeares Gedichte« (Stutgarto 1867) kaj el la sveda de Esaias Tegnér »Frithjofssage«.

Multaj liaj propraj poemoj troviĝas je »Rheinsagen aus dem Munde des Volkes und deutscher Dichter« (Bonn 1836); memstaris »Bertha die Spinnerin« (Frankfurto 1853); »Legenden« (Bonn 1855); »Gedichte« (Leipzig 1844) kaj la ege naciemaj versoj »Deutsche Kriegslieder« (Berlino 1870).

Simrock nombriĝis inter la tiuj rejnlandaj kantemaj poetoj kiuj kapablis speguli la romantikan allogecon kaj la profundan legendoriĉecon de sia hejmregiono. Malofte fortaj koloroj enloĝas liajn kantojn kion rebonigas pozitiva visio de la mondo, humuro kaj vira virtopleno de la kantoj kaj baladoj.

Inter prozaĵoj de Simrock menciindas: »Handbuch der deutschen Mythologie« (Bonn 1853–55), »Altdeutsches Lesebuch«, »Altdeutsches Lesebuch in neudeutscher Sprache« (Stutgarto 1854), »Das malerische und romantische Rheinland«. Aliaj skribaĵoj kaj eseoj de li estas »Die deutschen Sprichwörter« (Stutgarto 1846); »Deutsches Kinderbuch« (Frankfurto 1848); »Die geschichtlichen deutschen Sagen« (Frankfurto 1850); »Die deutschen Volkslieder« (Frankfurto 1851); »Deutsche Sionsharfe« (Elberfeld 1857); »Die Nibelungenstrophe und ihr Ursprung« (Bonn 1858); »Das deutsche Rätselbuch«; »Deutsche Weihnachtslieder« (Leipzig 1859); »Lieder vom deutschen Vaterland aus alter Zeit« (Frankfurto 1863); »Deutsche Märchen« (Stutgarto 1864).

"Simrock" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 483-484

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]