Kazano
Kazano | |||
ruse: Казань, tatare: Казан | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Казань | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Aŭtonoma respubliko | Tatarstano | ||
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||
Konataj lokoj | Moskeo Nurulla, Kremlo de Kazano | ||
Riveroj | Volgo, Kazanka | ||
Situo | Kazano | ||
- alteco | 116 m s. m. | ||
- koordinatoj | 55° 47′ 27″ N 49° 06′ 52″ O / 55.79083 °N, 49.11444 °O (mapo) | ||
Areo | 525,2 km² (52 520 ha) | ||
Loĝantaro | 1 231 878 (2017) | ||
Denseco | 2 345,54 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1005 | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
- somera tempo | MST (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 420 xxx | ||
Telefona antaŭkodo | +7 843 | ||
OKATO | 92 401 | ||
Situo de Kazano enkadre de Rusio
| |||
Situo de Kazano en Tatarstano
| |||
Situo de Kazano enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kazano | |||
Retpaĝo: www.kzn.ru | |||
Kazano[1][2][3] aŭ Kazanjo[2][3] (tatare Казан [qɑˈzɑn], ruse Казань [kɐˈzanʲ]) estas urbo en Tatarstano en Rusio.
Kazano estas unu el plej gravaj ekonomiaj, sciencaj, kulturaj centroj de Rusio. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo.
La interurba telefona kodo estas 843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (ekde la jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel la moskva tempo (en la jaro 2005).
En Kazano ekzistas metroo. En la urbo estas fervoja stacio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en la jaro 1177. Sed antaŭ kelka tempo post longetaj dokumentaj kaj fosaj esploroj estis fiksita la dato de la fondiĝo de la urbo - la 31-a de aŭgusto 1005. Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1708.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo, ĉe la enfluo en ĝin de la rivero Kazan-Akvo (en la tatara: Qazan-Su (Kazan-Su); en la rusa: Казанка (Kazanka)).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1959 la urbo havis 667 mil loĝantojn. En la jaro 2002 la urbo havis 1 105,3 mil loĝantojn.
La loĝantaro por la jaro 2017 estas 1 231 878 da homoj.
Ĝi konsistas el 48,6% rusoj, 47,6% tataroj, baŝkiroj, mordvoj kaj ĉuvaŝoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kremlo de Kazano kun la Anunciacia Katedralo kaj la Turo Sujumbiko
- Kazana Bestoĝardeno
- Templo de ĉiuj religioj
Servoj
[redakti | redakti fonton]- Metroo de Kazano
- Tramtransporto en Kazano
- Trolebusa transporto en Kazano
- Kazan-Passaĵirskaja (stacidomo)
- Internacia flughaveno Kazan
- Ŝtata Universitato de Kazano
Esperanto en Kazano
[redakti | redakti fonton]En Kazano estis la strato Esperanto. De la jaro 2015 ĝi nomiĝas strato Nazarbajev.
Kazano estas la naskiĝurbo de Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin.
Tie estas gastiganto de Pasporta Servo. En 1995 en Kazano okazis EoLA-7. En Kazano en la 1990-aj jaroj funkciis Esperanto-klubo "Smeraldo", kaj nun ekzistas klubo "Rideto".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV
- ↑ 2,0 2,1 Esperanta-rusa vortaro de Bokarev "Kazan(j)·o назв. г. Каза́нь."
- ↑ 3,0 3,1 Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev "Kazan(j)/o геогр. Каза́нь."
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekonomio de Kazan
- Organizaĵo de mondheredaĵaj urboj
- Novruz
- Eid ul-Adha
- Eid ul-Fitr
- Listo de milionurboj
- Tatara kuirarto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo: Kazan
Agriz | Almetjevsk | Aznakajevo | Bavli | Bugulma | Buinsk | Ĉistopol | Jelabuga | Laiŝevo | Leninogorsk | Mamadiŝ | Mendelejevsk | Menzelinsk | Nabereĵnije Ĉelni | Niĵnekamsk | Nurlat Tetjuŝi | Zainsk | Zelenodolsk