Saltu al enhavo

Kio? Kie? Kiam?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la televidan varianton de la ludo. Por informoj pri turniroj, movadaj kaj sporta versio de la ludo, vidu la artikolon Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto).
Kio? Kie? Kiam?
televida programo • mensludo
Originala titolo Что? Где? Когда?
Originala lingvo rusa lingvo
Origina lando Sovetunio, Rusio
Ĝenro televida ludo
Reĝisoro Kryuk Boris Aleksandrovich
Amplekso
Sezonoj 48
Epizodoj 409
Daŭro sen reklamoj 90
Elsendo
Unua elsendo 4 sep. 1975
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Kio? Kie? Kiam? (ruse Что? Где? Когда? [ŝto gdje kagDA]) estas intelekta kvizludo, tre konata en ruslingva medio. Ĝi estis inventita en 1975 de televida reĝisoro Vladimir Voroŝilov. La ludo rapide fariĝis tiom populara, ke krom la origina televida versio aperis sporta varianto de la ludo. Dum la ludo teamo el 6 (ĝis 8 en sporta versio) personoj devas respondi demandojn, havante por pripenso kaj pridiskuto nur unu minuton. La demandoj estas ĉiam tiaj, ke oni povas respondi ilin surbaze de ĝeneralaj "lernejaj" scioj kaj iom da logiko. Por ĉiu ĝusta respondo la teamo ricevas unu poenton.

Komputila modelo de la studio

Ideologio de la ludo

[redakti | redakti fonton]
Turneo de KKK en Rusio

La ludo postulas grandan klerecon kaj vastan superrigardon en la modernaj scioj, kapablon rapide, originale kaj foje neordinare pensi. El la ludtitolo oni povas (erare) konkludi, ke por bone respondi necesas scii multajn konkretajn faktojn. Reale la demandoj kiuj postulas prifaktan scion estas neinteresaj, kaj oni ĉiel strebas eviti tiajn. Bona demando mem enhavas en si ĉion necesan por la respondo, krom tio eble bezonatas komunaj ĝeneralaj scioj el mezlernejaj studoj, atentemo, observemo ktp. Ofte ŝajne balasta, ne tre taŭga en la kunteksto vorto aŭ gramatika genro donas fortan aludon; iam rolas vortludoj k.s., do ofte demandoj estas netradukeblaj alilingven kaj postulas kulturologiajn sciojn. Certe, demandoj estas diversspecaj kaj diversstilaj, do ĝenerale avantaĝon havas tiu, kiu pli multe scias, multe legas. En forta teamo devas harmonie kunlabori homoj kun diversaj pensmanieroj, fakuloj pri laŭeble plej diversaj aferoj. Multo dependas de regula trejnado, kreanta tujan interkomprenon inter la teamanoj.

Reguloj de televida varianto

[redakti | redakti fonton]

En la televida varianto ĉiu ĝuste respondita demando donas unu poenton al la teamo, ĉiu nerespondita demando – unu poenton al la teamo de "spektantoj" (kiuj kvazaŭ kune ludas kontraŭ la elektita teamo). Kiam unu el la teamoj havas 6 poentojn, ĝi venkas. Tio signifas, ke maksimume oni povas havi 11 demandojn dum unu televida ludo. La reguloj de la televida varianto iom ŝanĝiĝadis dum la tuta tempo de ekzisto de tiu elsendo, sed la ludo ĉiam (krom kelkaj sezonoj dekomence) okazis en "Oĥotniĉij domik" ("Ĉasista dometo") de Neskuĉnij Sad ("Neenu(ig)a ĝardeno") en Moskvo, en speciala spegulhava salono kaj ruleta tablo, sur kiu staris turbo kun malgranda ĉevaleto en ĝi kaj granda papera montrilo, algluita al la rando. La demandoj estas en kovertoj, kiuj kuŝas sur la tablo kun surskribitaj urbonomoj de la spektantoj, alsendintaj tiujn demandojn. Kiam oni startigas la turbon, tiu rotacias kaj la demandon, ĉe kiu la montrilo haltas, oni prenas por la ludo. Se en tiu loko la demando estis jam ludita, oni prenas la sekvan ankoraŭ ne luditan demandon dekstre.

Tipoj de demandoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fulmdemandoj. Krom kutimaj demandoj, por kies respondado la ludantoj disponas pri unu minuto, oni post ioma tempo enkondukis "fulmdemandojn". La demando konsistas el 3 pli simplaj demandoj, sed por ĉiu demando la teamo havas nur 20 sekundojn. La poenton oni ricevas nur kiam oni respondis al ĉiuj tri demandoj. Komence tiutipaj demandoj aperis nur en televida varianto, sed nun oni povas renkonti tiujn demandojn ankaŭ en sportaj turniroj.
  2. Superfulmaj demandoj similas al fulmaj, la sola diferenco estas, ke nur unu homo devas respondi ĉiujn tri demandojn.
  3. Multimediaj demandoj. Tiuj demandoj kutime enhavas aŭ videobendon, aŭ muzikbendon, aŭ iun pentraĵon. Se tiuj demandoj aperas dum televida varianto, oni simple sendas videojn al monitoroj. En sporta varianto oni disdonas printaĵojn al ĉiu tablo antaŭ la demando, kaj poste voĉlegas ĝin. Ofte oni ankaŭ disdonas gravajn longajn tekstojn (ekzemple de versoj), por eviti la tedan transskribon de tiuj.
  4. Demandoj kun objekto. Oni donas al la teamo iun objekton kaj proponas, ekzemple, diveni, por kiu celo oni uzas/is tiun objekton, aŭ - uzante la havatajn objektojn atingi certan rezulton ks.
  5. Demandoj kun nigra skatolo. Dum tiuj demandoj la respondo troviĝas en nigra skatolo, kiu staras antaŭ la ludantoj. Laŭ la grandeco de la kesto oni jam povas supozi pri la dimensioj de la respondo. Krome, nenio abstrakta ja povas esti en la nigra kesto (kvankam foje tie estis nenio – kaj "nenio" estis la ĝusta respondo, sed tio estas escepto).

Ekzemploj de demandoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jen skribaĵo el antikva Egiptio; temas pri iu sklavo: “Li perfekte aŭdas per ambaŭ oreloj, vidas per ambaŭ okuloj. Mi garantias lian moderecon je manĝado, honestecon kaj obeemon”. Tiu teksto estas konsiderata unu el la plej fruaj ekzempleroj... De kio? (Respondo: reklamo).
  2. La estraro de la kompanio McDonald's opinias: la onidirojn, ke la viandaĵoj de McDonald’s estas produktataj el tervermoj, facilas refuti per simpla komparo inter vermoj kaj viando. Laŭ kiu kriterio? (Respondo: laŭ la prezo. Vermoj kostas pli multe).
  3. Laŭ humura kalendaro de Belajev kaj Ŝtaŭber, “Se tiu aserto estus vera, ĝi ne havus tian agrablan guston”. Konjektinte, pri kiu aserto temas, nomu ĝin. (Respondo: vino [“In vino veritas”] la demando baziĝas sur la rusa kultura esprimo "amara vero").
  4. Foje amiko de Mark Twain, Harry Duman, prunteprenis de li 500 dolarojn, promesinte nepre redoni post monato – certe, se li restos viva. Kion faris Mark Twain, kiam post monato li ne rericevis la ŝuldon? (Respondo: li publikigis nekrologon de Harry Duman).
  5. En fablo de Ambrose Bierce, iu deputito promesis al siaj elektintoj, ke li en sia posteno ne ŝtelos. Kiam evidentiĝis, ke li tamen ŝtelis grandan sumon, la elektintoj postulis lian respondon. La deputito respondis, ke donante la promeson ne ŝteli, li ja ne donis alian promeson. Kian? (Respondo: la promeson ne mensogi).
  6. Jerome K. Jerome komparis ĝin kun registaro, ĉar ĝin oni ŝatas nur se ĝi estas bona. Nomu ĝin. (Respondo: vetero).
  7. Rusa humuristo Miĥail Zadornov diris, ke li ne koleras kontraŭ komunistoj, ĉar ili neniam trompis lin. Sed kial ili lin ne trompis, laŭ liaj vortoj? (Respondo: li neniam kredis al ili).

Televida versio

[redakti | redakti fonton]

La naskiĝtago de la televida varianto estas la 4-a de septembro 1975. En tiu tago okazis la unua elsendo de la ludo, ankoraŭ laŭ aliaj reguloj [1] , kiam du familioj ludis unu kontraŭ la alia (simila al la konata ludo "Trivial persuit" ("Triviala persekuto")). La elsendo konsistis el du partoj, ĉiu filmita hejme de la respektiva familio. En elsendo oni kunigis tiujn partojn per fotoj el familia arkivo[1].

En 1975 aperis la turbo[1]. Sed per tiu turbo oni elektis ne demandon, sed la homon, kiu devos respondi.

En 1976 la ludo "Kio? Kie? Kiam?" jam draste ŝanĝiĝas kaj ricevas la nomon "televida junulara klubo" [2]. Pro malpermeso por Vladimir Voroŝilov aperis sur la televida ekrano la unua moderatoro de la ludo estis Aleksandr Masljakov[3], kiu poste revivigis la projekton de KGS ("Klubo de gajaj kaj spritaj"). La unuaj ludantoj estis studentoj de Moskva Ŝtata Universitato, kiuj komence brue kaj fumante[2] pridiskutis la demandojn, ankoraŭ ne ekzistis unuminuta tempolimigo, kaj ĉiu ludis por si mem, ne en teamo. [3]

En 1977 finfine la ludo ricevas tradicie konatan formon: la turbo nun indikas la demandon kaj la tempo por pridiskuto estas limigita al unu minuto. En 1977 en la elsendo aperas la unuan fojon ties simbola -- gufido "Fomka"[4]

La unuaj demandoj estis elpensitaj de Vladimir Voroŝilov mem, poste, kiam la ludo fariĝis populara kaj ŝatata oni komencis akcepti demandojn de la spektantoj.[5]. Onidire[5] sakoj da leteroj venadis ĉiutage, ilin ĉiujn oni devis trakribri, elekti la plej bonajn, kontroli, ĉu ĉiuj faktoj en la demando ĝustas, redakti, pretigi, se necesas, bezonatajn aldonaĵojn. Certe tio ne estis farebla de unu persono, kaj al la gvidanto Voroŝilov multe helpis lia (kvara) edzino Natalia Stecenko, kiu dum pluraj jaroj estris la servon pri leteroj de spektantoj kaj ties trakribrado [5].

Komence ne estis aparta vorto por nomi la ludantojn, sed jam en 1979 aperis la termino "znatok" (sciulo, erudito)[6], kaj tiu nomo fariĝas kutima por priskribi anojn de tiu ludo, kaj la kluboj kutime estas nomataj "kluboj de sciuloj" ("klub znatokov")[2].

La detaloj de la ludreguloj ŝanĝiĝis preskaŭ ĉiujare, sed ĉiam la ĉefa premio estis libroj (kiujn oni dum la fina ludo en decembro pendigis sur la novjaran abion) kaj kristala strigo.

Post disfalo de Sovetunio en 1991 la ludo fariĝis pli komerca, anstataŭ la "intelekta salono" ĝi nun okazis en "intelekta kazino" [7] (kvankam la lokalo ne ŝanĝiĝis – nur la nomo). La slogano de la elsendo fariĝis la frazo "Intelekta kazino estas la ununura loko, kie oni povas gajni monon per sia propra intelekto"'[7].

Ĉiu demando nun havis certan "valoron", kaj oni povas pligrandigi ties valoron metante sian gajnitan monon sur certan ludkampon. Aperis sponsoroj kaj advokatoj (Miĥail Barŝĉevskij). Ekde 1999 la "sciuloj" decidis ne plu ludi kontraŭ mono, la valoron de ĉiu demando nun difinas telefonvokoj de spektantoj. Post translokiĝo la ludo komencis ŝanĝiĝi, kaj tiu ŝanĝado daŭras ĝis nun. La ludo pli kaj pli komerceciĝis, en 1991 estis enkondukita la nova sektoro – "zero". Se la montrilo haltis ĉe tiu kampo, Voroŝilov mem eliris al la publiko kun tri kartoj, sur kiuj estis liaj propraj demandoj, kaj prezentis sian propran demandon al la teamo. Li faris tion en sia propra maniero, foje oni ne sciis, kiam finiĝis la enkonduko kaj komenciĝis jam la demando. Li ĉiam nomis tiun ludon "intelekta kazino ludas kontraŭ la sciuloj". Post la morto de Voroŝilov (2001) la elsendon gvidas lia adoptita filo Boris Krjuk, kiu komence komputile iom perturbis sian voĉon, sed post malvualiĝo de lia personeco li jam gvidas per sia propra voĉo, kvankam neniam eliras al la publiko. La elsendo aperas ĉiujare dufoje en po 5–6 ludoj (somera kaj vintra sezonoj) kaj restas plu populara. La sciularo de la ludo ne multe ŝanĝiĝadis dum la tuta epoko de la ludo. Kelkaj plej malnovaj ludantoj malaperadis, aliaj venadis, sed tio estis sufiĉe malrapida kaj ne tuj rimarkebla procezo, krom kelkaj okazoj. Ekde 2000 oni komencis pli varbi novajn intelektulojn, regule en ĉiu sezono ludis teamo de novuloj, kiujn oni komence kolektis el lokaj kluboj, kaj poste laŭ la rezultoj de telefona ludo, dum kiu ĉiuj spektantoj devis alsendi ĝustajn respondojn per siaj poŝtelefonoj. Sed tiuj teamoj, kiuj ne havis sperton de kunludado, ne vere sukcese ludis sur ekrano.

Premioj kaj titoloj en la televida versio

[redakti | redakti fonton]
  • "Signo de strigo". Ĝi estis enmanigata en 1981 al la plej bona ludanto, ĝin ricevis Aleksandr Bjalko[8]
  • "Kristala strigo". La premio estis fondita en 1984, ĝin ricevis la plej bona ludanto de la teamo de sciuloj aŭ telespektantoj. [9]
  • "Diamanta strigo". Ĝin ricevas la plej bona ludanto laŭ la rezultoj de la tuta jaro. La premio estas establita en 2002.[10]
  • La "ruĝa kitelo" estas la signo de "eterna sciulo", la homo, kiu povas resti en la klubo, eĉ se lia teamo malvenkas en iu ludo.

Epoleto de la plej bona kapitano

[redakti | redakti fonton]
  • Tiun epoleton oni donis al la plej bona kapitano laŭ la rezultoj de sezono.

Muziko en televida versio

[redakti | redakti fonton]
Ĉefa artikolo Kio? Kie? Kiam? (muziko)

La televida versio de la ludo estis tiom furore populara, ke oni asocias ties muzikon nur kun la televida elsendo, multaj muzikaj temoj el la elsendo fariĝis ege popularaj kaj oni uzas ilin dum propraj loke faritaj kvizludoj. Por pluraj homoj tiuj melodioj, kiujn oni la unuan fojon aŭdis dum la ludo, por ĉiam ligiĝis kun la etoso de eruditeco kaj saĝeco. La ĉefa melodio, kiu sonas en la ludo kaj kiu famiĝis en Rusio pro la ludo, estas la eltiraĵo el "Tiel diris Zaratuŝtro" ("Also sprach Zaratustra") de Richard Strauss. Krome en la komenco de la ludo sonas fragmento de ario de Hermann el fama opero "Pika damo" kaj alia peco el la sama opero.

Sporta versio

[redakti | redakti fonton]
Ĉefa artikolo Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto)

Distinge de la televida versio de la ludo, la sporta varianto restas nekonata por plejparto de rusianoj, ĉar oni ne tre popularigas tiujn ludojn kaj festivalojn – ĉefe pro ties negranda allogo por spektantoj: sportaj demandoj estas multe pli komplikaj ol televidaj kaj ofte restas nekompreneblaj por flanka persono eĉ post anonco de ĝusta respondo. La ludon oni konas nur ene de la movado, kaj homoj hazarde trafas tiun movadon, pere de siaj amikoj, konatoj, hazarde vidante iun afiŝon aŭ pere de universitataj kluboj, kiuj, kune kun la KGS-kluboj okazigas regulajn ludojn por studentoj.

Konataj ludantoj en televido

[redakti | redakti fonton]

Multaj ludantoj de tiu ludo, precipe de ties televida versio, fariĝis tre popularaj en Sovetunio kaj poste Rusio. La plej eminentaj ludantoj ricevis certaj honorigajn donacojn, kiel kristala strigo, la titolon de eterna ludanto de KioKieKiam, ruĝan kitelon. En kelkaj sezonoj de la televida versio oni ja donacis aŭtojn kaj grandajn monsumojn (ĉefe, se estis sufiĉe renomaj sponsoroj). La plej konataj kaj famiĝintaj pro tiu ludo partoprenantoj estas:

  1. Aleksandr Druzj, magistro de la ludo, posedanto de la kristala strigo, ruĝa kitelo kaj la titolo de eterna ludanto, inĝeniero-programisto, laboras en televido [11] (Sankt-Peterburg).
  2. Maksim Potaŝov, magistro de la ludo, matematikisto, laboras en asekur-agentejo[12] (Moskvo).
  3. Anatolij Belkin, matematikisto, juristo, poeto (Moskvo).
  4. Fjodor Dvinjatin, filologo (Sankt-Peterburg).
  5. Boris Burda, ĵurnalisto, verkisto, bardo, kulinaro (Odeso).
  6. Rovŝan Askerov, ĵurnalisto, historiisto [13] (iam Baku, nun Moskvo).
  7. Elena Orlova (Moskvo).
  8. Aleksandr Rubin, inĝeniero, laboras kiel estro de reklama sekcio de flughaveno Ŝeremetjevo[14] (Moskvo).
  9. Miĥail Mun, matematikisto[15] (Sankt-Peterburgo).

En la ludo regule partoprenas kelkaj konataj esperantistoj: Valentin Melnikov (gajnis 3-an lokon en la Mondĉampionado 2003; ĉampiono de Rusio 2006), Viktor Aroloviĉ, Georgij Kokolija, Aleksandr Galkin. Krome, Dvinjatin, Burda kaj Wasserman regas Esperanton, kvankam ne partoprenas en Esperanto-movado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pliaj intelektaj ludoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.