En la jaro 1144 estis sub Zelená hora, sur la loko de hodiaŭa municipo fondita cistercianamonaĥejo Nepomuk, kiun enloĝis komunumo de monaĥoj venintaj el Ebrach. La konstruaĵo de konvento kun paradiza korto kaj la trinava preĝejo estis konstruita en stilo de frua cisterciana gotiko ĝis la 2-a kvarono de la 13-a jarcento. La monaĥejo prosperis ĝis komenco de la 15-a jarcento. En aprilo de 1420 dum husana revolucio ĝi estis konkeritakaj forbruligita fare de soldataro de Jan Žižka. La saman jaron konkeris ĝin garnizono de imperiestro Sigismondo Luksemburga. La monaĥoj ja revenis en la monaĥejomn post la jaro 1434 kaj kelke da dekoj de jaroj vivis malriĉe. En la jaro 1464 akiris la senjorujon Šternberkidoj kaj en la 16-a jarcento la konventa konstruaĵo pereis. En ruinoj de la mastrumaj konstruaĵoj estiĝis vilaĝo, kies domoj estis konstruitaj el masonaĵo de la disfalanta sin monaĥejo.[1] La reliktoj de la konstruaĵoj de la cisterciana abatejo kreas ĝis hodiaŭ la aspekton de la municipo.