Komunumaro Nastätten
Nastätten | ||||||
| ||||||
komunumaro en Rejnlando-Palatinato | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | EMS | |||||
Oficiala Municipokodo | 071415007 | |||||
Subdivido | 32 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Raimund Friesenhahn | |||||
Partio de komunumestro | senpartia | |||||
Adreso de la administrejo | Bahnhofstraße 1 56355 Nastätten | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16497 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 12′ N, 7° 52′ O (mapo)50.27.8666666666667Koordinatoj: 50° 12′ N, 7° 52′ O (mapo) | |||||
Areo | 155,67 km² | |||||
La Verbandsgemeinde Nastätten estas komunumaro el entute 32, grandparte vilaĝaj, unuopaj komunumoj en Germanio, ĉirkaŭ la samnoma urbeto Nastätten. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 16 497 loĝantojn. La teritorio apartenas al la mezalta montaro Taunus.
La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. La lokuloj nomas la teritorion de la komunumaro Blaues Ländchen ("blua landeto"), kaj regule aperanta informilo de la administrejo same portas tiun nomon.
Unuopaj membraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|