Kozákov
Tiu ĉi artikolo temas pri monto. Pri vilaĝo temas artikolo Kozákov (Radostná pod Kozákovem).
Kozákov | |
monto | |
Vido al Kozákov el Klokoĉaj rokoj
| |
Oficiala nomo: Kozákov | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Semily |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ješ.-kozák. montodorso |
Akvejo | Jizera, Chuchelský potok, Libuňka, Stebenka |
Situo | Kozákov |
- alteco | 744 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 35′ 38″ N 15° 15′ 48″ O / 50.59389 °N, 15.26333 °O (mapo) |
Geologia konsisto | bazalto, metafiro, grejso |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Kozákov | |
Portalo pri Geografio | |
trovejo de duonjuveloj |
Kozákov (744 m s. m.) estas la plej alta monto de Kozákova montodorso kaj Bohemia paradizo. La montopinto estis jam ekde la praepoko elserĉata kiel trovejo de multekostaj ŝtonoj, el kiuj praepokaj ĉasistoj produktis simplajn ilojn. En kavaĵoj de la mineralo kristaliĝis globformaj plenigaĵoj de agato, jaspiso, ametisto, kristalo, fumkvarco kaj pluaj duonjuveloj. La ĉi tieaj trovejoj estis uzitaj en mezepoko por ornamado de temploj. Kozákov estas ankaŭ elserĉata loko por glisparaŝutado.
Historio
[redakti | redakti fonton]En mezepoko flagris sur Kozákov signalaj fajroj. Pli poste ĉi tie amasiĝis milaj tendaroj de popolo.
Nacia natura memorindaĵo
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaro 1985 la sudokcidenta parto de Kozákov kun areo 162,83 hektaroj estas protektata kiel nacia natura memorindaĵo Kozákov.
Lokoj sur deklivoj
[redakti | redakti fonton]- Drábovna – en rokŝtonego estas supre elhakita ĉambreto, kiu verŝajne antaŭe servis kiel anoncejo.
- Babí jeskyně kaj Kudrnáčova pec – pseŭdokarstaj kavernoj, en kiuj estis trovitaj spuroj post praepoka loĝigo.
- Luna valo (Proskalí) – romantika valo kun ravina eligo, rokoj kaj rokformacioj
- Ĝoja fontejo kun kapeleto el la jaro 1841. Antaŭe el la fontejo oni provizis helpe de ŝafofrapa pumpilo kabanon de Riegr per akvo. La ŝafofrapa pumpilo estas nun en muzeo de tekniko en Loukov.
Alveno
[redakti | redakti fonton]Per aŭtomobilo eblas sur firmigita ŝoseo suprenveturi rekte al montopinto mem, kie estas parkmejo. Trans la montopinto kondukas turismaj markoj ruĝa kaj verda, komenciĝas ĉi tie flava kaj blua, kiuj de ĉi tie kondukas okcidenten.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kozákov el monto Mužský
-
Vido el belvedero Kozákov sudorienten
-
Kozákov - belvedero
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pli detala priskribo de NPP Kozákov
- Belvedero Kozákov sur WIKIROZHLEDNY.CZ
- Luna valo sur ttt Geoparko Bohemia paradizo
- 15° E
- 50° N
- PPR Bohemia paradizo
- Montoj en Ještěda-kozákova montodorso
- Montoj en distrikto Semily
- Belvederoj en Ještěda-kozákova montodorso
- Chuchelna
- Mírová pod Kozákovem
- Radostná pod Kozákovem
- Montoj kun alteco inter 0 kaj 999 m
- Geoparko Bohemia paradizo
- Vulkanoj en Ĉeĥio
- Belvidejoj en Bohemia paradizo
- Mineralogiaj lokoj en Regiono Liberec