Krautrock
Krautrock (nomita ankaŭ kosmische Musik, germane cosmic music aŭ kosma muziko[1][2][3]) estas ampleksa ĝenro de eksperimenta rok-muziko kiu disvolviĝis en Okcidenta Germanio fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj[2] inter bandoj kiuj miksis elementojn de psikedela rok-muziko, elektronika muziko, kaj de variaj avangardaj influoj.[4] Tiuj artistoj ege distancis sin el la influoj de bluso kaj el la kantostrukturo de la tradicia angl-usona rok-muziko,[5] anstataŭ uzi hipnotajn ritmojn, teknikojn de elektroakustika muziko kaj fruajn sintezilojn.[4][6] Menciindaj grupoj asociataj kun la etikedo de "krautrock" estas Neu!, Can, Faust, Kraftwerk, Cluster, Ash Ra Tempel, Popol Vuh, Amon Düül II, Tangerine Dream, kaj Harmonia.[7]
La termino "krautrock" estis stampita de britaj primuzikaj ĵurnalistoj komence de la 1970-aj jaroj kiel humura ombreletikedo por la diversaj germanaj stiloj de moderna muziko,[8] kvankam multaj el la tiel etikeditaj artistoj tute malaprobis la preskaŭ insultan terminon.[9] La movado parte naskiĝis el la studentaj movadoj de 1968, kiam la germana junularo serĉis unikan kontraŭkulturan identecon[10][11] kaj sopiris pri populara muziko distinga el la usona pop-muziko kaj el la tradicia germana muziko.[2] Tiu periodo kontribuis al la disvolvigo de la etosmuziko kaj de tekno-muziko,[12] kaj influis postajn ĝenrojn kiel postpunko, novepoka muziko, kaj post-roko.[7][13]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2004) Audio Culture: Readings in Modern Music. A&C Black. ISBN 978-0-8264-1615-5.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Elektronische musik: a guide to krautrock. Alirita 14a de junio 2016 .
- ↑ Unterberger 1998, p. 174.
- ↑ 4,0 4,1 Harrison, Imogen. "'Electricity' – The Influence Of Krautrock On The UK's Next Generation". Shindig!. Alirita la 25an de oktobro 2019.
- ↑ Stubbs, David (Januaro 2007). "Invisible Jukebox: Faust". The Wire (275). p. 18.
- ↑ Anon (n.d.). "Kraut Rock". AllMusic. Alirita la 25an de oktobro 2019.
- ↑ 7,0 7,1 Reynolds, Simon (Julio 1996). "Krautrock". Melody Maker.
- ↑ Segal, David. "What is it? Krautrock". XLR8R. Alirita la 25an de oktobro 2019.
- ↑ Seabrook, Thomas Jerome (2008). Bowie in Berlin: A New Career in a New Town. Jawbone Press. p. 85. Alirita la 25an de oktobro 2019.
- ↑ Sanford, John. (Aprilo 2013) Encyclopedia of Contemporary German Culture. Routledge Press, p. 353.
- ↑ Unterberger, p. 174.
- ↑ Where to start with the vast, influential krautrock. Arkivita el la originalo je 2020-04-01. Alirita 17a de aprilo 2019 .
- ↑ Reinholdt Nielsen, Per. (2011) Rebel & Remix - Rockens historie. Denmark: Systime. ISBN 978-87-616-2662-2.