Saltu al enhavo

Kuĉano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuĉano · قوچان
urbo de Irano Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco centra Ĥorasano
Telefonkodo 0581
Demografio
Loĝantaro 101 604  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 6′ N, 58° 31′ O (mapo)37.10611111111158.509444444444Koordinatoj: 37° 6′ N, 58° 31′ O (mapo) [+]
Alto 1 313 m [+]
Horzono UTC+03:30
Kuĉano · قوچان (Irano)
Kuĉano · قوچان (Irano)
DEC
Situo de Kuĉano · قوچان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quchan [+]
vdr

Kuĉano,[1] persalingve قوچان‎, estas la ĉefurbo de samnoma distrikto Kuĉano en la provinco Rezaa Ĥorasano (centra Ĥorasano) de Irano. Ĝi estas ankaŭ universitata urbego.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kuĉano situas en nordoriento de la lando sur altebenaĵo sur relative plata tereno, suden de la turkmena ĉefurbo Aŝgabato. Kuĉano situas ĉirkaŭ 120 kilometrojn nordokcidente de la provinca ĉefurbo Maŝhado kaj 640 kilometrojn de Teherano.

Kurdoj estis transloĝigitaj tien en la 17-a jarcento. Kontraŭ landlima militservo la kurdoj ĝuis ampleksan aŭtonomion. Multaj el la loĝantoj de la areo estas ankoraŭ nomadaj kaj vivas en tendoj somere por paŝtadi siajn gregojn. Kuĉano suferis de multaj sismoj, tial la urbo estis translokigita proksimume 10 km oriente de la origina urbo en 1895. Antaŭ 2 jaroj (en 1893) terura sismo okazis, dek mil da homoj mortis, samtempe kvindek mil da brutoj.

Grajnoj kaj vinoj estas inter la produktoj de la distrikto. En la urbego teknologia universitato funkcias.

Laŭ mapo de Irano Kuĉano ne havas ĉefvojon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • [http:// Oficiala retejo] (perse