Lago de Viverone
Aspekto
Lago de Viverone Lago di Viverone | ||
---|---|---|
lago | ||
Ĉefaj elfluoj | neniu | |
Setlejoj | Viverone | |
Areo de la baseno | 6 km² | |
Landoj de la baseno | Italio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 45° 25′ 0″ N, 8° 2′ 8″ O (mapo)45.4166666666678.0355555555556230Koordinatoj: 45° 25′ 0″ N, 8° 2′ 8″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 230 m | |
Surfaca areo | 5,8 km² | |
Maksimuma longo | 3,6 km | |
Maksimuma larĝo | 2,6 km | |
Maksimuma profundo | 70 m | |
Borda longo1 | 10,5 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La Lago de Viverone (itale Lago di Viverone) situas en la Itala regiono Piemonto inter la urboj Ivrea, Biella kaj Vercelli. Norde de la lago etendiĝas la grandega moreno Serra en la direkto de Aosta valo. La moreno, kiu dum la glaciepoko postrestis de la Balteoglaĉero, estas la plej granda de Eŭropo. La sudaj kaj okcidentaj bordoj de la lago estas arboriĉaj, la norda bordo estas pli dense loĝata, ĉi tie situas la plimulto de la hoteloj kaj kampadejoj.
La nura vera loĝloko ĉe la lago estas Viverone. Ekde nelonge la lago havas modestan ŝipservon kiu kunligas la diversajn havenetojn. Sur kaj ĉirkaŭ la lago troviĝas multe da akvobirdoj, kiel la anaso, tufgrebo kaj fuliko. En la akvo naĝas inter aliaj siluro, ezoko, tinko kaj perko.