Saltu al enhavo

Latina eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La latina eklezio estas la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion.

Kiel proprajura eklezio, la latina eklezio estas fidelularo jure kunigita per hierarkio, kiun la plej alta aŭtoritato de la Eklezio agnoskas kiel apartajuran.[1]

Samkiel la aliaj proprajuraj eklezioj, la latina eklezio havas sian propran heredaĵon liturgian, teologian, spiritan kaj disciplinan, kiun diferencigas la kulturo kaj la historiaj cirkonstancoj de la popoloj, kaj kiun ĉiu proprajura eklezio esprimas per sia maniero vivi la kredon.[2]

Inter la eroj de la liturgia heredaĵo estas la latinaj liturgiaj ritoj. La plej vaste konata kaj uzata estas la roma rito. Al la teologia heredaĵo de la latina eklezio multe kontribuis grandaj intelektuloj kiaj Aŭgusteno de Hipono kaj Tomaso de Akvino. Grava faktoro estas Skolastikismo. La latina lingvo estis kaj ankoraŭ restas kaj perilo kaj trezorejo. Sennombraj estas la sanktuloj de la latina eklezio, ekde la antikva periodo ĝis personoj kiaj Patrino Teresa. Por distingi la apartajn erojn de la disciplina heredaĵo latina, sufiĉas kompari la jurkodon latinan, Codex Iuris Canonici, kun la kodo por la orientaj katolikaj eklezioj, Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium.

La plimulto de la katolikoj estas latinoj, sed ne ĉiuj. Estas 23 orientaj katolikaj eklezioj. La latina eklezio originis en okcidenta Eŭropo kaj en latinlingva Nordafriko, la aliaj pli oriente. Tial oni foje parolas pri la latina eklezio kiel "la okcidenta eklezio". Tamen hodiaŭ troviĝas kaj latinoj kaj membroj de la orientaj katolikaj eklezioj en ĉiuj kontinentoj.

Iuj uzas la terminon "romkatoliko" aŭ "roma katoliko" por indiki latinan katolikon. En dokumentoj de la Sankta Seĝo tiu uzo ne troviĝas. En la encikliko Humani generis papo Pio la 12-a deklaris ke "la mistika korpo de Kristo kaj la roma katolika Eklezio estas unusamo".[3]. Papo Benedikto la 16-a nomis la Katolikan Eklezion (tutan) la Romkatolika Eklezio, ekzemple, la 25-an de majo,[4] la 23-an de novembro[5] kaj la 30-an de novembro 2006.[6]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Coetus christifidelium hierarchia ad normam iuris iunctus, quem ut sui iuris expresse vel tacite agnoscit suprema Ecclesiae auctoritas, vocatur in hoc Codice Ecclesia sui iuris (Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, canon 27)
  2. patrimonium liturgicum, theologicum, spirituale et disciplinare cultura ac rerum adiunctis historiae populorum distinctum, quod modo fidei vivendae uniuscuiusque Ecclesiae sui iuris proprio exprimitur (http://w2.vatican.va/content/john-paul-ii/la/apost_constitutions/documents/hf_jp-ii_apc_19901018_codex-can-eccl-orient-1.html Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, canon 28]).
  3. corpus Christi mysticum et Ecclesiam Catholicam Romanam unum idemque esse (Litterae Encyclicae Humani generis)
  4. en Varsovio (dufoje)
  5. en Romo (trifoje)
  6. en Istanbulo (unufoje)