Saltu al enhavo

Lisimaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Λυσίμαχος
(360 a. K. - 281 a. K.)
Averso de monero de Lisimaĥo, sur kiu Aleksandro la Granda prezentiĝas kiel reĝo.
Averso de monero de Lisimaĥo, sur kiu Aleksandro la Granda prezentiĝas kiel reĝo.
Persona informo
Λυσίμαχος
Naskiĝo 360 a. K.
en Pella
Morto 281 a. K.
en Curupedion
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tomb of Lysimachos, between Kardia and Paktys (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Makedonio
Trakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Lysimachid dynasty vd
Patro Agathocles of Pella (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Autodicus (en) Traduki, Philip (en) Traduki kaj Alcimachus of Apollonia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Niceo de Makedonio
Amastris (en) Traduki
Arsinoe la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Arsinoe I (en) Traduki
 ( Niceo de Makedonio)
Lysimachus (en) Traduki
 ( Arsinoe la 2-a)
Philip (en) Traduki
 ( Arsinoe la 2-a)
Ptolemy Epigonos (en) Traduki
 ( Arsinoe la 2-a)
Agathocles (en) Traduki
 ( Niceo de Makedonio)
Eurydice (en) Traduki
 ( Niceo de Makedonio)
Alexander (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno
politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Lisimaĥo, la greklingva skribaĵo diras "ΒΑΣΙΛΕΩ ΛΥΣΙΜΑΧΟΥ", t.e. [monero] de reĝo Lisimaĥo.

Lisimaĥo (greklingve: Λυσίμαχος, Lysimachos; ĉ. 360 – 281 a.K.) estis makedonia oficiro kaj diadoĥo (t.e. "sukcedanto") de Aleksandro la Granda reĝo en 306 a.K., kaj regis en Trakio, Anatolio kaj Makedonio.

En 306/305 a.K., Lisimaĥo sekvis la ekzemplon de Antigono kaj surprenis la titolon de basileus kiel reĝa titolo, kiun li tenis ĝis sia morto en Korupedio en 281 a.K.[1]

En 302 a.K., kiam okazis la dua alianco inter Kasandro, Ptolemeo la 1-a kaj Seleŭko la 1-a, Lisimaĥo, plifortigita per trupoj de Kasandro, eniris en Malgranda Azio, kie li trafis malmultan reziston. Je la alproksimiĝo de Antigono li retiriĝis al vintrejoj ĉe Heraklea kaj edziĝis al ties vidvina reĝino Amastrine, nome persa princino. Seleŭko aliĝis al li en 301 a.K., kaj ĉe la Batalo de Ipso Antigono estis venkita kaj mortigita. la teritorioj de Antigono estis dividitaj inter la venkintoj. La parto de Lisimaĥo estis Lidio, Ionio, Frigio kaj la norda marbordo de Malgranda Azio.[2]

Timante ke Seleŭko estis iĝanta danĝere povega, Lisimaĥo alianciĝis kun Ptolemeo la 1-a, kaj edziĝis al lia filino Arsinoe la 2-a de Egipto. Amastris, kiu estis divorcinta el li, revenis al Heraklea. Kiam la filo de Antigono la 1-a nome Demetrio la 1-a renovigis la malamikecojn (297 a.K.), dum sia foresto en Grekio, Lisimaĥo kaptis liajn urbojn en Malgranda Azio, sed en 294 a.K. konkludis pacon laŭ kiu Demetrio estis agnoskita kiel reganto de Makedonio. Li klopodis transigi sian povon trans la Danubon, sed li estis venkita kaj enprizonigita fare de la Geta reĝo Dromiĥetes, kiu, tamen, liberigis lin en 292 a.K. amikece reage al kapitulaco fare de Lisimaĥo de la teritorio de Danubo kiun li estis kaptinta.[3] Demetrio poste minacis Trakion, sed devis retiriĝi pro subita ribelo en Beotio, kaj atako el la reĝo Pirho de Epiro.

En 287 a.K., Lisimaĥo kaj Pirho siavice invadis Makedonion, kaj forpelis Demetrion el la lando. Lisimaĥo lasis Pirhon en posedo de Makedonio kun la titolo de reĝo dum ĉirkaŭ sep monatoj antaŭ Lisimaĥo invadis. Dum mallonge ambaŭ regis kune sed en 285 a.K. Lisimaĥo forpelis Pirhon, kaj prenis kompletan kontrolon por si mem.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heckel, Who's Who in the Age of Alexander the Great: Prosopography of Alexander's Empire, p. 155. "In 306 or 305 BC, he assumed the title of "King", which he held until his death at Corupedium in 282/1 BC."
  2. Williams, Henry Smith. Historians History of the World (Volume 4), p. 450.
  3. Hornblower, Simon; Spawforth, Tony (2000). Who's Who in the Classical World. Oxford: Oxford University Press. p. 238. ISBN 0192801074.
  4. Williams, Henry Smith. Historians History of the World (Volume 4), p. 454.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]