Lourmel (pariza metrostacio)
Aspekto
Lourmel | |||
---|---|---|---|
Stacio Lourmel
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 15-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 19″ N, 2° 16′ 55″ O (mapo)48.8386042.281817Koordinatoj: 48° 50′ 19″ N, 2° 16′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 3 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 696 432 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 27-a de julio 1937 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 16-10 | ||
Metro-linio | |||
Lourmel [luʁmɛl] estas stacio de la linio 8 de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 15-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Pri la stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio malfermiĝis en 1937. Ĝia nomo estas omaĝo al la generalo Frédéric Henri Le Normand de Lourmel (1811-1854), kiu mortis okaze de la batalo de Inkermano. Dum tiu batalo de la krimea milito triumfis la brita-franca armeo super la rusaj soldatoj.
Ekzistas cetere strato kun la sama nomo, kiu fakte estis la malnova vojo el la barilo de Grenelle al Issy-les-Moulineaux.
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Skvaro Rosalind-Franklin
- Tombejo de Vaugirard
- Skvaro Jean-Cocteau
- Parko André Citroën
- Ĝardeno Caroline-Aigle
- Tombejo de Grenelle
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- RATP 42