Makadamio
Macadamia | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Macadamia integrifolia folioj kaj nuksoj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Macadamia claudiensis | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Makadamiaj nuksoj, nekuiritaj | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 720 kkal 3000 kJ | |
Karbonhidrato | 13.82 g |
- Amelo | 1.05 g |
- Sukeroj | 4.57 g |
- Fibro | 8.6 g |
Graso | 75.77 g |
- saturitaj grasoj | 12.061 g |
- mononesaturitaj | 58.877 g |
- polinesaturitaj | 1.502 g |
Proteino | 7.91 g |
Akvo | 1.36 g |
Vitaminoj | |
Tiamino (B1-vitamino) 1.195 mg | 92% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.162 mg | 11% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 2.473 mg | 16% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 0.758 mg | 15% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.275 mg | 21% |
C-vitamino 1.2 mg | 2% |
E-vitamino 0.54 mg | 4% |
Mineraloj | |
Kalcio 85.0 mg | 9% |
Fero 3.69 mg | 30% |
Magnezio 130.0 mg | 35% |
Mangano 4.131 mg | 197% |
Kalio 368.0 mg | 8% |
Zinko 1.3 mg | 13% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
Makadamio estas genro el la planta familio de Proteacoj ( Proteaceae ). Ĝi estas konata ĉefe pro la "makadamiaj nuksoj", kiuj estas la fruktoj de la ĉ. 5 metrojn alta arbo.
Hejmo kaj kultiva areo
[redakti | redakti fonton]La plantoj venas origine el la pluvarbaroj de Kvinslando en orienta Aŭstralio, el la limanta Novsudkimrio, el Novkaledonio kaj Macadamia hildebrandii el la indoneza insulo Celebes.
Malgraŭ la grandaj postuloj de la arbo, ĝi estas kultivata ekster Aŭstralio ankaŭ en Havajo, Sud-Afriko kaj certaj regionoj en Nord- kaj Sud-Ameriko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La aŭstralazian plantan genron priskribis ĉ. 1857 la botanikisto Ferdinand von Müller kaj Walter Hill, direktoro de la botanika ĝardeno de Brisbane. La planto ricevis sian nomon laŭ la sciencisto John McAdam. La unua priskribita specio estis Macadamia ternifolia.
Specioj kiel Macadamia tetraphylla kaj Macadamia integrifolia validas hodiaŭ kiel endanĝerigitaj specioj en Novsudkimrio.
La nuksoj
[redakti | redakti fonton]La nuksoj estas riĉa nutrofonto de proteino kaj graso; ili apartenas al la plej bongustaj kaj fajnaj nuksoj. Ĉar la kultivado de la planto estas malfacila, la plua prilaborado komplika kaj la postulo je ĝi estas grandega, ĝi apartenas al la plej kostaj nuksoj de la Tero.
La nuksoj maturiĝas sur la arboj kaj post rikolto oni ripozigas ilin dum unu monato en bone aerumita loko. Pli poste ili estas senŝeligitaj kaj ripozigitaj dum unu plua monato, por redukti la akvoentenon je du procentoj.
La nuksoj aperas en la komerco senescepte kiel ŝenŝeligitaj kaj prilaboritaj, ĉar la ŝelo estas tre dura kaj dika. Plimulto de la nuksorompiloj estas malkonvenaj por rompi ĝin. Por la disrompo necesas specifa spindela nuksorompilo.
Krom la granda grasoenteno, la nuksoj enhavas ankaŭ vitaminon B, kalcion, feron, fosforon. La oleo trovas uzon ankaŭ en la kosmetika industrio aŭ kiel ekskluziva korpoleo.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Oni povas diferencigi 10 speciojn, kiujn oni povas dividi en 4 grupojn. Ekonomie gravas nur du specioj: Macadamia tetraphylla (la nuksoj havas krudan ŝelon kaj ne konvenas por rostado) kaj Macadamia ternifolia (kun glataj, sed iom pli maldikaj ŝeloj). Nur tiuj ĉi du specioj havas manĝeblajn nuksojn, la aliaj estas tro amaraj por ĝui ilin.
Genro Macadamia :
- Grupo 1
- M. whelani
- M. hildebrandii
- Grupo 2
- M. ternifolia (vidu la foton)
- M. integrifolia (vidu la foton)
- M. tetraphylla (vidu la foton)
- Grupo 3
- M. prealta
- M. heyana
- Novkaledonia grupo (necerta)
- M rousselii
- M. veillardii
- M. francii
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralia Societo de Makadamioj Arkivigite je 2005-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- produktoj, receptoj kaj pli