Malpleno de Kirkwood
La malplenoj de Kirkwood, tiel nomata laŭ la usona astronomo Daniel Kirkwood kiu malkovris ilin en 1866, estas malplenoj, kiuj aperas en histogramo kie la asteroidoj estas ordonataj laŭ iliaj orbitaj periodoj. Tiuj malplenoj kongruas kun periodoj kiuj estas simplaj fraksioj[1] de la orbita periodo de Jupitero. La pintoj en la histogramo estas markoj de gravaj asteroidaj familioj.
Ekzemple, tre maloftas la asteroidoj kies granda duonakso estas 2,5 astronomia unuoj (UA) ; la kongruanta periodo estas 3,95 jaroj, tie estas unu triono de la Jupitera orbita periodo (11,859 jaroj).
Daniel Kirkwood hipotezis ke la malplenoj estas ŝuldataj al orbitaj resonancoj kun Jupitero. Se asteroido trakurus trifoje sian orbiton en la tempo, ke Jupitero trakurus unu orbiton, tiu asteroido estus elpuŝata for de sia orbito. Tia orbita resonanco estas tiel dirita: "resonanco 3:1"
Tamen la asteroidaj orbitoj estas malfacile antaŭkalkuleblaj sur longa daŭro, kaj iuj asteroidoj en orbitaj resonancoj 2:1 kaj 3:1 ŝajnas havi stabilan orbiton. Estas notinde ke tiaj asteroidoj havas tre discentrajn orbitojn.
Ĉefaj malplenoj de Kirkwood
[redakti | redakti fonton]Plej gravaj malplenoj de Kirkwood troviĝas ĉe la granda duonakso de:
- 2,06 UA - (resonanco 4:1)
- 2,5 UA - (resonanco 3:1) ; tamen tie troviĝas la Alinda familio
- 2,82 UA - (resonanco 5:2)
- 2,95 UA - (resonanco 7:3)
- 3,27 UA - (resonanco 2:1) ; tamen tie troviĝas la Grikva familio
Malpli larĝaj malplenoj troviĝas ĉe:
- 1,9 UA - (resonanco 9:2)
- 2,25 UA - (resonanco 7:2)
- 2,33 UA - (resonanco 10:3)
- 2,71 UA - (resonanco 8:3)
- 3,03 UA - (resonanco 9:4)
- 3,075 UA - (resonanco 11:5)
- 3,47 UA - (resonanco 11:6)
- 3,7 UA - (resonanco 5:3)
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Panoramao de la asteroidoj[rompita ligilo]
- france La asteroida zono
- angle La malplenoj de Kirkwood, el The Internet encyclopedia of sciences
- angle La malplenoj de Kirkwood, el Astroprof Page
- angle Movo de la asteroidoj en la malplenoj de Kirkwood Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine