Mar-andaj montarbaroj
Mar-andaj montarbaroj | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Lando | Venezuelo | |
Koordinatoj | 10° 32′ 0″ N, 66° 52′ 0″ U (mapo)10.5333-66.8667Koordinatoj: 10° 32′ 0″ N, 66° 52′ 0″ U (mapo) | |
Areo | 14 245 km² (1 424 500 ha) | |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Mar-andaj montarbaroj | ||
Vikimedia Komunejo: Cordillera de la Costa Montane Forests Ecoregion [+] | ||
La mar-andaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de norda Venezuelo. Ĝi kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "venezuel-marbordaj montarbaroj".
Tiu ekoregiono situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La montarbaroj konsistas el dek unu enklavoj kiuj troviĝas inter altitudoj de 600 kaj 2 675 metroj en la venezuela ĉemara montaro Maraj Andoj aŭ Cordillera de la Costa. La tropikaj humidaj arbaroj kovras areon de 14 300 kvadrataj kilometroj. La venezuelaj Maraj Andoj, kiuj estas fakte du paralelaj ĉenoj, iras orienten kaj okcidenten tra tuta pli norda Venezuelo, apartigante Orinoko-Basenon en la sudo de Kariba Maro en la nordo. La montaro konsistas el okcidentaj kaj orientaj sekcioj. Maraj Andoj estas nordorienta etendaĵo de Andoj, apartigita de Cordillera de Mérida en la sudokcidento per Jarakuj-Depresio. Tiuj arbarinsuloj estas ĉirkaŭitaj ĉe pli malaltaj altitudoj de la sekaj mar-andaj kserofitaroj, kaj estas apartigitaj kaj de la humidaj arbaroj de Andoj kaj de Amazonio per sekaj arbustaroj kaj per la vastaj Llanos-herbejoj de Orinoko-Baseno.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas hejmo al tri ĉefaj plantokomunumoj, ĉiamverdaj transirarbaroj, ĉiamverdaj montaraj nubarbaroj, kaj alt-montara kriplarbaro, kiu estas determinita per la altitudo kaj la malkovro.
La Ĉiamverdaj transirarbaroj ampleksas la altitudojn inter 600-900 metroj ĝis 1000 metroj. Ili restas super la pli sekaj pli malaltaj montaraj duondeciduaj arbaroj de la Mar-andaj kserofitaroj. La transirarbaroj havas fermitan kanopeon kiu konsistas el Trophis racemosa, Ficus macbridei, Tetragastris caracasanan, Zantoxilum ocumarense, Banara nitida, ktp. La giganta endemia arbo Gyranthera caribensis, kiuj povas atingi altecon ĝis 60 metrojn, konstituas malgrandajn elstarantajn arbarerojn kiuj plialtiĝas super la arbarokanopeo. La subarbaraĵo estas kunmetita de lignecaj arbedoj, filikoj, kaj grandaj herboj kiel Heliconia bihai, Heliconia revolutan, kaj Dieffenbachia seguine.
La Ĉiamverdaj montaraj nubarbaroj troviĝas je altitudoj inter 1000 ĝis 2000-2400 metroj, kaj estas la plej specioriĉa plantokomunumo en la ekoregiono. La arbaroj havas fermitan kanopeon kun altecoj inter 15 kaj 20 metroj. Arekacoj estas komunaj kaj en la arbopintaro kaj en la subarbaraĵo, kreskante kiel izolaj arboj aŭ en arbareroj, depende de la specio. La arbaroj subtenas densan subarbaraĵon de arbedoj, herboj, kaj filikoj, kaj la arboj estas girlandornamitaj kun abundaj epifitoj (filikoj, orkidacoj, bromeliacoj, erikoj kaj gesnerioj).
La Supraj montaraj kriplarbaroj kaj arbustaroj situas super 2000-2400 metroj. Ili konsistas el malaltaj muskokovritaj arbaroj de nanaj arboj, kaj entenas Clusia multiflora, Weinmannia sp., kaj Prumnopitys harmsiana, same kiel malfermajn savanojn superregatajn de Libanothamnus neriifolius.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Konservado kaj minacoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0117 : Mar-andaj montarbaroj (WWF)
- angle Mar-andaj montarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Mar-andaj montarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Mar-andaj montarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Mar-andaj montarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Cordillera La Costa montane forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 41 : Venezuel-marbordaj montarbaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tropikaj Andoj (Naturprotekto Internacie)
- hispane Nacia Parko Moĉima.